Elvira Lippe: Ridu Pajaco - Matene (esperanto) - ridupajaco.htm

Elvira Lippe:

Ridu Pajaco - Matene

Ridu Pajaco.

Letero
ĉio
glacio
ĉiu litero
glaciero
ĉiu vorto
frostiĝinta sur papero.

En amagonio
morto
restu la cindro en paco
ridu Pajaco.

Matene.

Nigra vasto mute gapas
Arbotrunkoj - karbiĝintaj.
Levas sin ankoraŭ lante
kaj fadene fum' blueta.
Kaj sur nigra branĉo sidas,
kaj sur nigra branĉo miras,
kaj sur nigra branĉo kantas
tristan kanton sola merlo:
- Kie - verdafoliaro?
kie - verdaj koniferoj?
Kie - verda musk' velura?
Kie nun ledon' aroma,
framboj ruĝaj kaj bongustaj,
formikaro laborema?
Kie - kuloj kaj musetoj,
skarabetoj brilkoloraj?
Kie - mia mola nesto?

Nigras vasto, mutas vasto.
Tamen:

Ho, - kia suno!

Notoj

Elvira Lippe (1905 - 1989),
Latvino, poeto, ĵurnalisto.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio:
Ridu Pajaco: N-ro 11 (1582), 23-an de junio 1975.
Matene: N-ro 8 (1649), 30-an de majo 1979.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.