Arthur Rimbaud: Tri poemoj (esperanto) - rimbaud.htm

Arthur Rimbaud
Tri poemoj.

Tradukis:
Roger Bernard.

Mia Bohemo.

Kun manoj en la poŝo, mi iris kaj mi vagis;
Kaj ankaŭ mia palto fariĝis ideala;
Sub la ĉiel' mi iris, ho Muz'! al vi vasala;
Ho ja! kiom da amoj belegaj mi imagis!

Truita estis mia unika pantalono.
- Revanta Fingruleto, dum iro mi malŝparis
Mil rimojn. Ĉe l'Ursino, l' gastejo mia staris.
- L' ĉielaj steloj miaj zumadis kun ronrono.

Kaj mi aŭskultis ilin, sidante ĉe vojrandoj,
Septembre, dum vesperoj, dum mian frunton rosaj
Gutetoj humidigis, ja refortigaj brandoj;

Kie, rimanta meze de ombroj bildkaosaj,
Mi, kvazaŭ lirojn, tiris l' elastajn laĉojn for
De miaj lacaj ŝuoj, piedon kontraŭ l' kor'!

Venus' Anadjomena.

Kvazaŭ el verda ĉerko el lad', skatol' sepulta,
Virina kap', kun haroj pomade grasoŝvitaj
El banokuv' malnova eliĝas, lanta, stulta,
Kun mankoj ja sufiĉe mallerte riparitaj:

La kol' nun, grasa, griza, kaj larĝaj la skapoloj
Elstaraj; dors' mallonga, jen kava kaj jen fleksa;
Kaj nun la lumbaj rondoj por ŝajna flug' ampleksa;
La graso sub la haŭto aperas laŭ tavoloj;

La spino iom ruĝas. La tut' odoras gustojn
Kurioze timegigajn; kaj oni notas krustojn

Tre strangajn, kiuj indas esploron per lupeo...
Ĉizita sur la lumboj, ĉi nom': CLARA VENUS';
- Kaj ondas tuta l' korpo, kaj vastas la gluteo
Kun ĉi ornam' terura: ulcero ĉe l' anus'.

La Pedikserĉantinoj.

Kiam la knaba frunto, plena de jukoj ruĝaj,
Alvokas l' aron blankan de l' sonĝoj labirintaj,
Venas al lia lit' du fratinoj maturaĝaj
Kun siaj fingroj fajnaj kaj ungoj hele tintaj.

Jen ili nun la knabon sidigas ĉe fenestro
Gapanta floramasojn, de aerblu' banatajn,
Kaj tra la densa lia harar', ĉe rospenetro,
Movadas siajn fingrojn, sorĉajn sed senkompatajn.

Atentas li al kant' de iliaj feblaj spiroj,
Kiuj odoras kvazaŭ mieloj plantkonfitaj;
Kaj kiujn foje rompas sibleto: kisaspiroj
Aŭ jen salivfluetoj al lipo retiritaj.

Li aŭdas palpebrumon ilian tra l' silentoj
Odoraj, kaj iliaj fingretoj, mildaj tikloj,
Flagrigas inter liaj molvolaj alkonsentoj
Sub siaj ungoj reĝaj la morton de l' pedikoj.

La vino de l' Pigreco en li nun ekfermentas
- Elspiro harmonika ĝis ebla halucino;
Laŭ l' ritmo de l' karesoj, en si la knabo sentas,
Ke jen sen ĉes' naskiĝas, jen mortas, plorinklino.

Notoj

Jean Nicolas Arthur Rimbaud (20.10.1854 - 10.11.1891)
franca poeto
El: Belarto (UEA), Rotterdam - N-ro 1, aprilo 1958.
Redaktoro: William Auld.