Roman Dobrzynski - Gramo da epigramo.- roman.htm

Roman Dobrzynski

Gramo da epigramo.

Ĉu eblas

Ĉu eblas danci kun ĉapelo?
Ĉu eblas vivi sen viskio?
Ĉu eblas lerni dudek lingvojn?
Eblas — sed por kio?

Averto

Ne prenu porkon
Sur la forkon,
Kiam ankoraŭ
Vivas porko.

Konsilo pri propagando

Veturante vagonare
Tra tunel' malluma
Oni kisas la knabinon
Kaj ne — palpebrumas.

Muzikema aŭtomobilisto

Dolĉe muzikas la motoro!
Certe muzikon tian kreus,
(Se povus havi mian aŭton)
Mozart Volkswagen Amadeus,

Atesto pri malsano

Ekde la unua
ĝis la dudektria
Ŝi devis restadi
En la lito (mia).

La respektinda p.

Ne pro mono mi min donis,
Sed pro am' al ĉi fripono...
Jes, li donis ducent zlotojn,
Sed ĉu tio estas mono?

Al la plumamiko

Vi kun bona versverkado,
Malgraŭ famo kaj rutino,
Havas tiom da komuna,
Kiom puto kun putino.

Alvoko al la konkreta laboro

Ni sidas sentaŭge, sensence rezonas.
Forlasu ĉi tiun rondeton elitan!
La fortojn pli junajn movado bezonas.
Ni iru la vojon ĉelitan!

Notoj
Roman Dobrzynski, * 1937, pola ĵurnalisto kaj verkisto.
El: Heroldo de Esperanto, n-ro 9 (1418), 16.junio 1966.

(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: