Federico Garcia Lorca:

Romanco Somnambula
(el la libro Romancero Gitano (Cigana Romancaro)
Tradukis: Alvoro de Orriols... el la hispana lingvo.

***
Kiom mi amas vin, verda!
Verda vento, verdaj branĉoj!
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.

Ŝi, kun ombro ĝis la zono,
revas apud balustrado,
- arĝentglaciaj okuloj,
verda vizaĝ', verdaj haroj.

Kiom mi amas vin, verda!
Sub la luno de l' ciganoj
la aĵoj rigardas ŝin,
sed ŝi ne vidas la aĵojn.

***

Kiom mi amas vin, verda!
Lumbrilaj steloj el hajlo
venas kun la sombra fiŝo
envojiganta la tagon.
La figujo gratas venton
per siaj pintplenaj branĉoj,
kaj la monto, kato ruza,
pretigas siajn agavojn.
Sed, kiu venos? ... De kie?
Ĉiam apud balustrado,
- verdaj haroj, haŭto verda -,
ŝi sonĝas amaran maron.

***

- Kunulo, bonvolu ŝanĝi
ĉi domon kontraŭ ĉevalo,
kontraŭ la selo spegulon,
lantukon kontraŭ ponardo.
Kun sangelverŝanta vundo
mi trenas min ekde Kabro.

- Ve. Se mi povus, junulo,
tiun aferon ni faros,
sed ĉe mi, mi jam ne estas
kiel antaŭe la mastro.

- Kunulo, mi volus morti
dece kaj en mia ĉambro,
en mia lito, se eble
inter batistaj litaĵoj.
Ĉu vi, sur la mia brusto
ne vidis vundon kun sango?

- Tricent rozojn brunajn montras
la viza ĉemiza blanko,
kaj ĉirkaŭ via talio
haladze fluas la sango.
Sed ĉe mi, mi jam ne estas
kiel antaŭe la mastro.

***
- Almenaŭ lasu min iri
ĝis la altaj balustradoj.
Permesu min supreniri
al la altaj balustradoj;
balustradoj de la luno
kie bruas pluvofaloj.

***

La du kunuloj alvenas
al la altaj balustradoj,
postlasinte sur la ŝtupoj
sangomakulojn kaj larmojn.
Sur la tegmentoj tremetas
etaj lanternoj el lado,
kaj bruas, post noktomezo,
tamburinoj el kristalo.

***

Kiom mi amas vin, verda!
Verda vento, verdaj branĉoj!
la du kunuloj alvenas
al la altaj balustradoj.
Ociman kaj galan guston
lasas vent' sur la palatoj.

- Kunul': kien filin' via
enportis sian malgajon?
- Kiom da fojoj ŝi venis
por atendi vin kun larmoj
- freŝa vizaĝ', haroj nigraj -
ĉe la verdaj balustradoj.

***

La supraĵo de l' pluvujo
lulas ciganinajn trajtojn,
- arĝentglaciajn okulojn,
verdajn vizaĝon kaj harojn -
kaj pendglacioj de luno
subtenas sin sur la akvo.
La nokto iĝis intima
kiel malgrandeta placo.
Ebriaj civilgardistoj
ĉe l' pordo bruas per frapoj.

Kiom mi amas vin, verda!
Verda vento, verdaj branĉoj!
La ĉevalo sur la monto
kaj la ŝipo sur la maro.

Notoj

Frederiko Garcia Lorca (5.6.1898 - 19.8.1936),
hispana poeto kaj dramo-aŭtoro.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio
N-ro 2 (1352) 39-a jarkolekto, 1-an de februaro 1963.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.