Dan Andersson.
La reĝino de Saba.
Tradukis: F. Szilágyi.

Iun nokton, kiam mi ne povis dormi kaj kolere kalkulis en ĉiu kvaronhoro la ululojn de la perlostrigo ekster la subteg­menta fenestro, la pordo malfermiĝis kaj paŝis en la ĉambron kaj ĵetis sin sur la randon de mia lito - reĝo Salomono kun grandaj botoj, leporfela veŝto, krud­ŝtofa pantalono, zono kun latunbutonoj kaj tenante sian ĉapon antaŭ min por almozpeti, almurmuris al mi tiun ĉi his­torion, kiun mi ja aŭdis dudekfoje:

- Mi estas la reĝo de la granda urbo Jerusalem, kaj mi konstruis domon al sinjoro Cebaot sur la monto Moria kaj tuj apude mi konstruis unu al ĉiuj miaj virinoj, he, he. Ĉio estus en ordo, se la reĝino de Saba ne estus veninta tien, ĉu vi povas imagi, ŝi venis ĉiun nokton kaj malkaŝis al mi ĉiujn siajn pensojn kaj ŝi ne donis al mi bonorde manĝi, kiam mi venis hejmen, sed mi devis mem rosti la urogalojn, kiujn mi kaptis en la mont­aro Rikkika. Kaj ŝi sidis kaj vidis ĉian pompon, kiun Di-sinjoro donis al mi kaj ŝi ne volis aŭdi, kiam mi kantis: Kerapi Tapi, kaj ĉiujn donacojn, kiujn mi donis al ŝi, metis ŝi sur la ŝrankon kaj malica ŝi estis kiam mi diris, ke mi estas Salo­mono kaj ŝi la reĝino de Saba kaj mi batis sian vizaĝon, ke ĝi ekŝvelis, he, he, ĉar ŝi kuris ekstere kaj ne zorgis pri manĝgajoj sur mia tablo kaj ŝi federaciis kun aliaj reĝoj, kio estis malbonaĵo an­taŭ la vizaĝo de Dio kaj dum ok noktoj mi petis, ke la Sinjoro forigu ŝin kaj la reĝino federaciis ankaŭ kun la diablo kaj mi devas venki ŝin por ne mem esti venkata kaj tiam venis la dungasoldatoj de Jerobeam kaj mi sidis en kaptiteco kaj mi iĝis tia ĉi, he-he-he kaj ĉio pro la reĝino de Saba.

~ Kaj foje mi batas mian kapon kaj mi ploras kaj ne scias, kiel mi povus li­berigi de mia kapo, kiu estas tiom peza kaj varmega kaj foje mi iras for el la kastelo kaj staras inter la cedroj kaj ploras kaj mi ŝteliras ĝis la orleonoj ĉe la pordego kaj vidis, kiel ŝi estas kun la alia kaj en la stelhalo, kie la arkajoj es­tas plenaj de artefaritaj lunoj, ŝi faras malbonaĵojn kun la alia kaj mi mansig­nas kaj ĉiuj steloj falas teren kaj detru­as la kastelon je pecoj, kiuj sible kaj su­sure fajras.

Reĝo Salomono viŝis la ŝviton de sia frunto kaj rigardis, kiel mi leviĝis kaj fal­igis dek oerojn en lian drapĉapon. Poste li daŭrigis, dum li forigadis sin al la pordo.

- Kredu, ke mi ne estis tiel diabla, kvankam mi batis ŝin, ŝi ja federaciis kun la diaplo, ŝi donis miajn donacojn al etiopo, kiu ne adoras ununuran dion kaj kiu ne havas kompaton, sed dum mi sola iradas en la noktoj, en la arbaro, mi pensas: - Tamen kiel bela kaj kara vi estis, reĝino de Saba, he-ne.

Li elpaŝis dorse al la mallumo, kiu gapadis post li kaj malaperis kun ia bleksimila kantado. Kaj mi pensis, ke mi komprenis tion pri la reĝino de Saba,

Notoj

Dan Andersson (1888 - 1920)
sveda poeto.

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 4, aprilo 1934.