Perforte volas mi la nunon teni
ĉe mi se ardas en feliĉ-moment,
memorojn voki el la for reveni
por pacon doni al sopira sent.
Sopiri ĉion sed nenion trovi,
jen vivo pala de brulega kor',
atendi ĉiam kaj konstante movi
la pensojn lace ĉirkaŭ revoflor'.
Feliĉe formi en ĉi mondo peka
la vivon, penas mi en plena van',
ĝi pasas grize kiel sablo seka
fluanta spite el retena man'.