En la sudo de Saharo
ĉe la koro de Afriko,
laŭte trilas la fanfaro,
eĥas la tam-tam muziko.
En la stepo kaj arbaro,
en ĝangalo de l'tropiko,
post la dormo de miljaro,
levas kapon hom-fortiko.
Gaje kantas junularo:
"Jen la tago de l'Afriko!"
Fest-salutoj en bambaro,
ovacias la publiko.
Multkoloras bubu-aro
antikv-moda la tuniko.
Supre en la ĉiel-klaro
svingas flag' de l'respubliko.
Al la nova ŝtat' ekstaro,
por progreso kaj efiko,
portas el la mond-bazaro,
fratan helpon la amiko:.
Plena mano da dolaroj -
el la Norda Ameriko,
bril-ridanta okulparo
el Ĉinia respubliko.
Jen alvenas la bulgaro
fosas teron por tritiko,
de la landoj trans la maro
specialistoj pri tekniklo.
Vivas kreskas la tendaro,
svarmas kvazaŭ ĉe formiko,
nun singardu la bonfaro,
per mondpaca politiko.
Tam-tam - tamburo
Bambaro - loka dialekto
Bubu - supervesto
|