Alice Tégner + Zacharias Topelius: Salika kanteto (esperanto) - salika.htm

Alice Tégner + Zacharias Topelius
Salika kanteto (sveda: Videvisa).

Tradukisto: Salex.

Dormu eta junsalik'
ne forpasis Vintro
dormas la betul', erik',
rozo, hiacinto.
Longe ĝis printempa tag'
kiam reekfloros frag'.
Dormu junsaliko
ne forpasis Vintro.

Sunokul' rigardos vin
sunaj brakoj lulos
arboj verde vestos sin
floraj steloj brulos.
Fine mia suna pet':
Verdu ankaŭ saliket'!
Sunokul' rigardos
sunaj brakoj lulos.

Notoj

Alice Charlotta Tégner (1864 - 1943) sveda muzikisto,
Zacharias Topelius (1818 - 1898) finna-sveda verkisto.
Sveda: Videvisa. Ankaŭ:
Sov du lilla vide ung...
El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 12, decembro 1941. Redaktoro; Eva Julin.