El inter ŝtonaro
jen! - kio sonadas?
Ĉu eble fantomo
petole bruadas?
De ŝtono al ŝtono
ĝi gaje saltetas,
Surprizan saluton
perakve disĵetas.
Ĝi el la rokaro
fluride faletas,
Kaj valen senhalte
ŝaŭmante plaŭdetas.
"Aŭskultu min iom,
vi, kara amiko!"
Surborde staranta
ekvokas saliko:
"Pri bela princino
ja estas la diro!
En ombro la mia
ŝi haltis post iro!
Nenie - mi ĵuras! -
ekzistas plibelo;
Ĉiela ŝi estas,
diina anĝelo".
Kaj la rivereto
ŝprucigas responde:
"Sen dub' enviinda.
vi estas enmonde;
Sed antaŭ ripozo
en ombro la via,
Ŝi min jam salutis
en amo pasia:
Purakvon ŝi trinkis
el mia ujeto,
Kaj dolĉe min ravis
anĝela kiseto!"