Lucien Laurat (= Otto Maschl) Sama poemo:(esperanto) - samapoemo.htm

Lucien Laurat (= Otto Maschl)

Sama poemo:
(laŭ du malsamaj manieroj).

I.

Mi ŝercas, petolas kaj ridas
Mi ĝojas pri blufirmament',
Al viv' kaj estonto mi fidas:
Mi naĝas en amotorent';
Ĉar via okulo, Diino,
Min vokis al vivokompren',
Mi scias, ke nia destino
Nin portos al sorĉa Eden'.
Feliĉo - mi scias - altflama
Delire pulsados en ni,
Ni dronos en amo ĉiama,
En milda, mirakla ebri'.
Kaj eĉ se eksplodus la mondo
Kaj se diseriĝus la ter',
Eterne fluadus la ondo
De nia pasi' tra l' eter'!

II.

Mi ploras, sopiras kaj tremas,
Noktiĝis por mi firmament'.
Pro viv' disbatita mi ĝemas,
Ekskuas min amolament';
Ĉar via okulo, Diino,
Por mi ja ne sunas jam plu,
Subiris Edena destino
Kaj venis sufer' kaj detru'.
Mi scias, ke vundo brulflama
Naskiĝas el via forir',
Mi dronos en nokto ĉiama,
En sanga, senlima delir'.
Kaj eĉ se eksplodus la mondo
Kaj se diseriĝus la ter',
Eterne fluadus la ondo
De mia turment' tra l' eter'.

Notoj

Lucien Laurat (= Otto Maschl) 27.12.1898 - 10.03.1973
aŭstra ekonomiisto.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 15(1167), 28-a jarkolekto, 1-an de novembro 1952.
Redaktoro: Teo Jung.