Adolf Sproeck: Feriaj tagoj - Samvortoj - Bedaŭrinda besto. (esperanto) - samvortoj.htm

Adolf Sproeck:

Feriaj tagoj - Samvortoj - Bedaŭrinda besto.- Aventuro kun mevo

Feriaj tagoj

Manĝi, kuŝi, bremsi penson,
Ripozigi sian menson,
Trempi krurojn en la maron,
Malŝategi ĉian faron,
Elmetadi al la suno
Sian korpon ĝis brulbruno:
Per ĉi tia taglabor'
Hor' post horo pasas for.

Lace skribi sur bildkarto:
"Bona estas mia farto."
Ha, varmego la terura
Gvidas min al celo nura:
la plej bela sur la tero
Estas gluto da biero,
Kaj la dua, kaj la kvara
­Ho, soifo mia kara!

Kuŝi, manĝi, dormi, revi,
Pro manĝad' nur pene levi
Sin, al la hotelo treni
Kaj menuon grumble preni;
legi, kuŝ:i, trinki, dormi
Kaj revante mondreformi:
Okupiĝo pri nenio.
Bela, bela la ferio!

Aventuro kun mevo

Ĉar tre bona la vespero,
Restis ni en freŝaero.
Sur marborda promenejo
- Feriula renkontejo -
­Invitanta benko staris.
Ni sidiĝis, maron flaris.

Jen, subite, ho, kia teruro!
Blinda mi iĝis, larĝa spuro
De ia blankaĵo kovris okulon,
Malseka klako faris makulon
Sur la vizaĝon! Ho, estas kio?
Sur la okulojn gluiĝa io.

Tremas la manoj, mi viŝas, strabas...
Ridas la ino: Kion vi havas?
Estu trankvila, nur estis klaketo
De malgranda, gracia meveto!
Sed post tio kun daŭra timemo
Mi observas al meva klakemo.
Unu sed estas bona afero:
Bovoj ne flugas, sed paŝas sur tero.

Samvortoj

Samaj vortoj -
­malsamaj signifoj.
Kataro ofte ĉasas muson -
Ĉe mi kataro kaŭzas tuson.

Sofisto ofte veron neas -
Sofisto remburaĵojn kreas.

Bastone brilas la kantisto
­Bastonon svingas instruisto.

Se el la kolo sonas baso -
Ĝi tamen ne estas kolbaso.

Domeno dum balo estas kaŝaĵo -
Sed krome domeno estas ludaĵo.

Pri geografio atlaso atestas -
La fianĉin' per atlaso sin vestas.

Gratulo estas vi, gratante je la nazo -
Sur karto la gratulo jen bondezira kazo.

Kolego ĉiam estas labora kamarado -
­Dekolto ofte estas kolega ekspozado.

Koturno estas birdo trilanta al ĉielo -
­Koturno al ni servas por tre intima celo.

Bedaŭrinda besto

Ĝirafo plendas sen konsolo
Pro sia longa, longa kolo.
Se ĝia buŝo sate maĉas,
La ventro pro malsat' grumblaĉas;
Ĉar duonhora englutado
necesas ĝis la digestado.
Kaj kiam ventro de manĝaĵoj plenas
Jam ree buŝo pro manĝemo svenas.
Notoj
Adolf Sproeck (naskiĝis 1890 - mortis la 25-an de marto 1978 ) estis germana esperantisto pli ol 70 jarojn en la Esperanto-movado. ...
Poemoj el Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, Redaktoro: Teo Jung:
Feriaj tagoj: n-ro 13 (1291), 16-an de septembro 1959,
Samvortoj: n-ro 9 (1269), 1-an de junio 1958,
Bedaŭrinda besto: n-ro 4 (1264), 1-an de marto 1958, kaj
Aventuro kun mevo: La Praktiko, n-ro 5 (355), 31-a jaro, majo 1967.