"Mi miras pri vi!" kriis sinjorino Dinah. "Se ili estus honestaj homoj, ili irus al urbestro kaj ne kvazaŭ almozpetante. Kial ilin ne akceptis en sia domo Geŝimonoj? Kial ilin protekti devas ĝuste ni? Ĉu ni estas io pli malbona ol Geŝimonoj? Mi scias, la edzino de Ŝimon tian kanajlaron en la domon ne enlasus. Mi miras pri vi, homo, ke vi tiel kompromitas vin, mi
ne scias eĉ pro kiu!"
"Ne kriu!" grumblis la maljuna Isaĥaro. "Ili ja aŭdos tion!"
"Ili aŭdu ĝin!" diris sinjorino Dinah, la voĉon ankoraŭ plialtigante. "Ne grave! Tio ankoraŭ mankus, ke mi ne rajtu hejme eĉ pepi pro iuj vagabondoj! Ĉu vi konas ilin? Ĉu konas ilin iu? Li diras: Ŝi estas mia edzino. Oni diris: lia edzino! Mi scias, kiel tiuspecaj vagantoj vivas. Ĉu vi ne hontas, lasi ion tian en la domon?"
Isaĥaro deziris kontraŭparoli, ke li lasis ilin nur en stalon; sed li silentis, ĉar li ŝatis por si trankvilon.
"Sed ŝi," daŭrigis sinjorino Dinah indigne, "ŝi estas graveda, ke vi sciu!
Pro Kristo Sinjoro, tio ankoraŭ mankis al ni! Jesuo Maria, ke ni fariĝu tiel objekto de homaj klaĉoj! Mi petas vin, kie vi perdis la kapon?" Sinjorino Dinah profunde enspiris. "Memkompreneble, al iu junulino vi ne povas rifuzi. Kiam ŝi regalis vin per sia mieldolĉa mieno, vi povis krevi pro nura komplezemo. Al mi vi tion ne farus, Isaĥaro! Nur preparu kuŝejon por vi, hometoj, tie en la stalo estas amasa da pajlo - kvazaŭ en tuta Betlehemo estus sole nur ni, kiuj havas staleton! Kial al ili Geŝimonoj ne donis faskon da pajlo? Ĉar Ŝimonino ne permesus tion al sia edzo fari, ĉu vi komprenas? Nur mi estas tia plandumo, kiu je ĉio silentas ... "
Maljuna Isaĥaro turnis sin al muro. Eble ŝi ĉesos, li pensis; iom ŝi estas prava, sed tiom da parolado pro unu fojo!
"Akcepti fremdajn homojn en domon!" meditis sinjorino Dinah en justa kolero. "Kiu scias, kiaj ili estas? Nun ke mi la tutan nokton pro timo ne fermu okulon! Sed al vi estas ĉio
egala, ĉu ne vere? Por homoj vi ĉion faras, por mi nenion! Se vi almenaŭ unufoje konsiderus vian laborlacigitan kaj malsanetan edzinon! Kaj matene, ke mi aldone por i ordigu ĉion! Se tiu homo estas ĉarpentisto, kial li ne laboras ie? Kaj kial ĝuste mi devas havi tiom da ĉagreno? Ĉu vi aŭdas, Isaĥaro?"
Sed Isaĥaro kun vizaĝo al muro ŝajnigis sin dormanta.
"Virgulino Maria!" ekĝemis sinjorino Dinah. "Mi havas vivon! La tutan nokton mi pro zorgo ne
dormos ... kaj li dormas kiel ŝtipo. Oni povus forporti nian tutan konstruaĵon, kaj li dormaĉas... Dio, mi havas ĉagrenegon!"
Kaj ekestis silento. Nur la maljuna Isaĥaro atenteme tranĉis la mallumon per sia ronkado.
Ĉirkaŭ la noktomezo vekis lin el dormetado retenata ĝemekspiro de virino. Ho, Safra, li ektimis, io okazos apude en la stalo! Ke tio nur ne veku Dinah'on! Kiom da parolado ekestus denove!
Kaj li kuŝis senmove, kvazaŭ li dormus.
Post momento estis aŭdebla nova ekĝemo. Dio, indulgon! Dio donu, ke Dinah ne vekiĝu! preĝis en angoro maljuna Isaĥaro; sed sammomente li jam sentis, ke apud li Dinah moviĝas, iom leviĝas kaj streĉe aŭskultas. Estos malbone, diris al si konsternite Isaĥaro, sed li restis tute silenta.
Sinjorino Dinah senbrue leviĝis, metis lantukegon sur sian ŝultron kaj eliris en la korton. Verŝajne ŝi ilin elĵetos, diris al si mem senpove Isaĥaro: Mi ne enmiksiĝos; ŝi faru, kion ŝi deziras ...
Post iu strange longa kaj mallaŭta momento sinjorino Dinah revenis, atenteme paŝetante. Al dormema Isaĥaro ŝajnis, ke krakas kaj rompiĝas ia ligno; sed li decidis, ke li ne eĉ moviĝos. Eble al Dinah estas malvarme, li pensis, kaj ŝi preparas fajron.
Post tio Dinah denove silente ŝteliris. Isaĥaro duone malfermis la okulojn kaj vidis super la flamanta fajro kaldroneton kun akvo. Kiucele ĝi estas? li diris al si mirigite kaj tuj denove ekdormis. Li vekiĝis nur tiam, kiam sinjorino Dinah per eksterordinaraj, fervoraj kaj gravaj paŝetoj kuris kun fumanta kaldroneto en la korton.
Kaj ekmiris Isaĥaro, leviĝis kaj iom sin vestis. Mi devas rigardi, kio okazas! li diris al si energie; sed en la pordo li kunpuŝiĝis kun Dinah.
Isaĥaro
Mi petas vin, kial vi kuras? li deziris ekparoli, sed tute ne sukcesis.
Isaĥro
"Kion vi havas ĉi tie por rigardaĉi?" atakis lin sinjorino Dinah kaj rekuris en la korton kun iaj ĉifaĵoj kaj tukpecetoj surbrake. Sur la sojlo ŝi returniĝis. "Iru liten!" ŝi ekkriis severe. "Kaj ... kaj ne malhelpu nin ĉi tie, ĉu vi aŭdas?"
Isaĥaro
Maljuna Isaĥaro ekmarŝetis en la korton. Antaŭ la staleto li vidis senkonsile altiĝi larĝaŝultran viran figuron kaj ekiris al li. "Jes, jes," li murmuris kvietige. "Ŝi elpelis vin, ĉu ne? Vi ja scias, Jozefo, tiuj virinoj ... " Kaj por maski ilian viran senpovecon, li montris rapide: "Rigardu, stelo! Ĉu vi vidis iam similan stelon?"