Jean Saugrenuz
Nenio

Mi ŝatas la nenion,
la mildan, la silentan nenion mallacigan,
la dolĉan nenion vakuan de la cerboj oratoraj,
la nenion profundan kiel animo, pacigan kiel nokto,
la senpezan, leĝeran nenion de la diplomatoj,
la nenion modestan,
kiu prude kovras sian nudecon per vasta vesto vorta,
la nenion humile kaŝitan

sub kovro de provoj,
sub falso de faroj,
sub masko de tasko,
ĉar ĝi restas, eĉ sub vesto de esto, tamen simple
nenio.

Mi ŝatas la nenion pro ĝia malfiero,
pro ĝia pura vano,
pro ĝia nura vanto,
kaj pro ĝia netravidebla mistero.
Jes, mi amas la nenion,
mi ŝatas kanti por nenio,

ĝoji pro nenio,
danci pri nenio,
kaj, se venas la okazo, tagmanĝi por nenio.

Mi ŝatas fari nenion,

pensi nenion,
kaj per poemo prikanti
nenion.
Plaĉas tio al mi, kio servas al nenio,
kiel la bluo ĉiela kaj la nuboj filigranaj
aŭ la freŝa nenifaro de l'nufaroj kaj de la ne-nufaroj.
Mi amas la nenion,
kaj mi vin amas, kara,
kiam mi vin demandas: "pri kio pensas vi?"
kaj vi serene respondas: "pri nenio",
mi tiam povas fidi, ke vi pensas pri mi,
ĉar de l'plej frua tempo infanjara
oni konstante diradis al mi,
ke mi valoras
nenion.

Notoj

Jean Saugrenuz
(ni ne trovis informojn pri ŝi).
El: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 15 (1385), 40-a jarkolekto, 16. septembro 1964.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.