Estis iam tri koboldoj. Ili loĝis kune en kaveto sub malnova kaŝtanarbo. Estis tie tre intimece. Tie staris kanapo, horloĝo, forneto por kuiri ion, tablo kaj tri seĝetoj por sidi. En apuda ĉambreto staris tri litoj, tiel grandaj kiel cigarkestetoj, kaj tri noktŝranketoj tiel grandaj kiel alumetujoj. Ili havis ankaŭ ĝardeneton, kie ili kulturis leontodojn kaj lekantetojn kaj
ankaŭ kakton, kiu pikis. La ŝtonetoj en la vojetoj estis blankegaj kaj multe plimalgrandaj ol aliaj ŝtonetoj, Ankaŭ la leontodoj
kaj lekantetoj estis multe pli malgrandaj ol ĉie en la mondo, kaj en la kokinejo iris etaj kokinoj, kiuj demetis ovojn tiel grandajn kiel perloj. Ili havis ankaŭ kolombetojn, sed la ovoj, kiujn ĉi tiuj demetis, ne plu estis videblaj por homo. Nur koboldo povis diri: denove oveto estas emetita.
La plej juna koboldo, kiu nomiĝis Jan, faris ĉion en la ĝardeno. Li rastis la ŝtonetojn, deŝiris la florojn kaj disĵetis la grenerojn por la kokinoj. Li ankaŭ kolektis la ovojn en korbeton; kaj kiam iam kaŝtano estis falinta sur la kokinejon, li fermis la truon kaj segis la kaŝtanon en pecetojn. Li estis la plej energia el la tri.
La dua nomiĝis Johano. Johano balais la domon pura kaj bakis patkukojn sur la forneto. Kelkfoje, kiam iu festis la datrevenon de sia naskiĝtago, li preparis griaĵo-pudingon. Aliajn manĝajojn li ne povis prepari; sed la koboldoj estis tre kontentaj je li.
La tria faris nenion. Li estis la plej maljuna kaj fumis malgrandajn cigarojn sur la kanapo. Li kelkfoje voĉlegis el la libro. La libro nomiĝis Konsiloj por Enamiĝintoj kaj Jan iam trovis ĝin iutage en oktobro. Li tuj komprenis, ke ĝi enhavas gravajn temojn kaj ĉiuvespere ili aŭskultis la plej maljunan koboldon, kiu voĉlegis kelkajn pagojn. Ili fine konis ĝin tute parkere, sed ili ne povis kompreni, kio estas enamiĝinto. Johano opiniis, ke estas io por kuiri kaj Jan opiniis, ke estas io por enterigi. Sed la plej maljuna diris, ke estas tro malfacile por kompreni. Oni ne deziru kompreni ĉion; li diris. Tiel ili vivadis feliĉaj kaj kontentaj.
En iu vespero, kiam ili ankoraŭ legis el la libro, oni frapis sur la fenestron.
— Jes! — kriis la plej maljuna koboldo.
— Mi perdis la vojon! — kriis voĉo, kiu sonis kiel sonorilo.
La plej maljuna koboldo metis sian barbon inter la paĝojn, kie li haltis, kaj diris:
— Estas la vico de Jan por eliri.
Kaj Jan lumigis sian lanterneton kaj eliris.
— Mi tuj revenos, — li diris.
Sed li ne revenis. Fariĝis la naŭa horo. Kaj fariĝis la deka. Kaj kiam ankoraŭ horo estis pasinta, sonis la dekunua. La du aliaj koboldoj tre maltrankviliĝis.
- Se li nur ne estas trafita de glano, diris unu.
- Li eble kuris kontraŭ trunketon, - diris la alia.
Tiam ili silentis kaj atendis.
Fine. Jan revenis. Liaj okukoloj brilis. Sed li silentis kaj diris nenion.
Nun ĉio aliiĝis. La kokinoj malpuriĝis, la leontodoj kreskis kontraŭ la fenestron kaj la kakto fariĝis tiel granda, ke estis mallume en la ĉambro.
- Li estas malsana, — diris la plej maljuna koboldo, - vi kolektu
la ovojn, Mi rastos, la ŝtonetojn kaj deŝiros la florojn. Ĝi certe pasos.
Sed ĝi ne pasis. Ĉiam pli ofte Jan forestis kaj li fine ne plu revenis.Ili lasis lian seĝeton staranta kaj ĉiutage ili metis lian telereton sur la tablon. Sed li estis for. Kaj li restis for. Kaj vespere la plej maljuna koboldo voĉlegis ion el la libro, kiun ili konis parkere. Sed ne estis kiel antaŭe. Kaj la maljuna koboldo malsaniĝis. Semajnon antaŭ Kristnasko li mortis. Johano enterigis lin en la ĝardeno kaj restis sola en la domo. Li bakis, rastis kaj legis el la libro, kiun li konis parkere, Sed li ne estis kiel antaŭe. Kaj ankaŭ li mortis.
Tiam la domo estis malplena. La libro kuŝis malfermita sur la tablo kaj la araneoj teksis sian reton super la tri teleretoj. La tri litoj staris en la apuda ĉambreto kaj la horloĝo tiktakis kaj sonigis la horojn, la semajnojn kaj la monatojn. Kaj kiam multaj monatoj estis pasintaj, la plej juna koboldo revenis. Li kriis tra la domo kaj klakis per la manoj. Sed estis plu neniu kiu respondis. Tiam li ekloĝis kun sia edzino kaj sia infaneto en la domo, Ili manĝis el la tri teleretoj kaj ili dormis en la tri litetoj. Kaj vespere la koboldo rakontis, kiel estis antaŭe. Sed el la libro li ne plu legis; tion li ja konis parkere.