Anna Ritter: Afliktita senkulpeco (esperanto) - senkulpeco.htm

Anna Ritter
Afliktita senkulpeco.

Tradukisto: Karl Giessmann, Krefeld.

Rompiĝis rado, tie kuŝas ĉar';
Apude staras sur la trotuar'
Plorante pala, bukla knabineto,
Vestita per modesta tualeto.
Mallaŭte mi pri larma kaŭzo sondas;
Kun plorsingulto ŝi al mi respondas
Montrante ĉaron: "Ili diris min,
Ke mi, ja nur mi renversis ĝin!"

Notoj

Anna Ritter (1865 - 1921)
germana poeto.
El: Esperanto-Mondo
1-a jaro: n-ro 1, julio 1927.
Redaktejo: L. Dederichs, Hannover, Germanio.