Giovanni Boccaccio (1313 - 1375).
Kun Dante kaj Petrarca, Boccaccio estas unu el la plej grandaj italaj humanistoj de la XIV-a jarcento. Li verkis, itale kaj latine, poemojn kaj romanojn kaj kantis sian amon por "Fiammetta". Lia ĉefverko estas la "Decamerone", kies enhavo estas jena:
Por eskapi la peston de Florenco (1348): dek gejunuloj (sep knabinoj kaj tri knaboj) rifuĝas en izolitan vilaon, meze de paca kamparo. Por okupi la tempon la gejunuloj interkonsentas laŭvice rakonti novelojn. La "Decamerone" estas kolekto de la cent noveloj rakontitaj dum dek tagoj. Ĉiu tagkolekto estas fermita per "Balado". La noveloj estas tre variaj: jen gajaj, jen seriozaj, jen erotikaj. La stilo estas kelkfoje klasika, kelkfoje populara.
. . . En la urbo Prato estis iam leĝo, ne malpli kritikinda, se diri veron, ol kruela, kiu sen ia escepto ordonis punbruligi la virinon, kiun ŝia edzo trovis adultanta kun amanto, same egale kiel la virinon, kiu pro mono fordonis sin al alia viro kaj estis tiel eltrovita. En la tempo do, kiam validis tiu leĝo, okazis, ke nobla damo, bela kaj pli amema ol iu ajn alia, nomata damo Filipa, estis unu nokton eltrovita de sia edzo Rejnaldo de Pugliesi en sia propra dormoĉambro kuŝante en la brakoj de juna kaj bela kavaliro de tiu lando, Lazareno de Guazzagliotti, kiun ŝi tiom amis, kiel sian animon. Ĉe tia vido Rejnaldo, forte incitiĝante, apenaŭ sin detenis salti al ili kaj ilin mortigi; kaj, krom la fakto, ke li ne estis certa pri si, li estus ja sekvinta la impulson de sia kolero. Sed, kvankam li fine ne cedis al ĝi, li tamen ne povis malhelpi sin postuli de la Prata leĝo tion, kio ne estis permesite al li mem fari, t.e. la morton de lia edzino. Tiele, havante pri la kulpo de la damo tre sufiĉajn pruvojn, li tuj ĉe la tagigo, petante nenies konsilon, iris sin akuzi kaj asignigi ĉe la tribunalo.
La damo, kiu estis noblakora, kiel kutime estas tiuj, kiuj amas pro inklino, decidis, malgraŭ la kontraŭa konsilo de multaj siaj amikoj kaj parencoj, prezenti sin ĉe la juĝejo, kaj opiniis preferinda, konfesante la veron, kuraĝe morti ol malhonore fuĝi, kontumaca vivi en ekzilo kaj montri sin ne inda tiel perfektan amanton, kia estis tiu, en kies brakoj ŝi kuŝis la pasintan nokton. Akompanata do de multaj viroj kaj virinoj, kiuj ĉiuj konsiladis al ŝi nei sian kulpecon, ŝi alvenis antaŭ la podestato kaj kun serena vizaĝo kaj firma voĉo demandis lin, pro kio li ŝin asignis.
La podestato, rigardante ŝin kaj vidante, ke ŝi estas de granda beleco, de tre distingiĝa sinteno kaj laŭ la atesto de ŝia ĵusa parolo, de forta animo, komencis senti por ŝi ian kompaton kaj timi, ke ŝi konfesos aferon, pro kiu li devos, se obei sian devon, kondamni ŝin al morta. Tial, ne povante prokrasti la enketon pri la akuzaĵo, li diris al ŝi: "Damo, kiel vi vidas, jen staras via edzo Rejnaldo, kiu plendas pri vi, deklarante, ke li trovis vin adultanta kun alia viro; kaj li postulas, ke, laŭ leĝo ĉi tie validanta, mi punu vin pro tio kaj kondamnu vin al morto; sed tion mi ne povas fari, se vi ĝin ne konfesos; pripensu do bone, kiamaniere vi respondos al mi; kaj diru al mi, ĉu tio estas vera, pri kio via edzo vin akuzas."
La damo, tute ne konsternita, respondis per tre agrabla voĉo: "Via Moŝto, vere estas, ke Rejnaldo estas mia edzo, kaj ke, la pasintan nokton, li min trovis en la brakoj de Lazareno, en kiuj brakoj mi kuŝis jam multajn fojojn pro la bela kaj perfekta amo, kiun mi portas por li; kaj tion mi neniam neos. Sed - kaj mi estas certa, ke vi tion scias - la leĝoj devas esti egalaj kaj farataj kun la konsento de tiuj, kiujn ili koncernas. Tiajn kondiĉojn ne plenumas tiu ĉi, kiu estas rigora sole nur kontraŭ la povraj virinoj, kiuj ja kapablus, multe pli ol la viroj, donadi kontentigon al pluraj. Krome, kiam ĝi estis farita, neniu virino donis al ĝi sian konsenton, kaj eĉ nenies oni tiam petis: jen kial oni povas tute prave nomi ĝin malbona. Kaj se vi volas, je la domaĝo de mia korpo kaj de via animo, esti ĝia aplikanto, tio dependas de vi. Sed antaŭ ol vi ekformulos ian juĝdecidon, mi petas de vi unu etan favoraĵon: nur demandu mian edzon, ĉu, ĉiun fojon kiam kaj kiom ofte li tion deziris, mi iam rifuzis al li kaj ne faris al li plenan cedon de mia persono, jes aŭ ne!"
Al ĉi tio Rejnaldo, eĉ ne atendante la demandon de la podestato, tuj respondis, ke sen ia dubo lia edzino, je ĉiu lia peto, havigis al li lian plenan plezuriĝon. "Sekve," tuj daŭrigis la damo, "mi demandas vin nun, via podestata Moŝto, se li ĉiam prenis de mi, kiom li deziris kaj bezonis, kion do mi devis aŭ devas fari kun la restaĵo? Ĉu mi ĵetu ĝin al la hundoj? Ĉu ne estas pli bone regali per ĝi noblan viron, kiu pli ol sin mem min amas, ol lasi ĝin perdi aŭ putri?"
Nu, por tiela enketo pri tiel granda kaj fama damo, estis ja kunvenintaj preskaŭ ĉiuj Pratanoj; kaj ili, aŭdante tiel plaĉan demandon, multe ridadis kaj preskaŭ unuvoĉe ekkriis, ke la damo pravas kaj bele parolis; kaj, eĉ antaŭ ol ili disiĝis de tie, ili, sub la instigo de la podestato, modifis la kruelan leĝon, lasante, ke ĝi aplikiĝu sole nur al la virinoj, kiuj pro mono faras maljustaĵon al siaj edzoj. Post kio Rejnaldo, tute konfuzita de la rezulto de sia stultega entrepreno, forlasis la juĝejon; kaj la damo, ĝoja kaj libera, kvazaŭ renaskiĝinta el la fajro, revenis al la hejmo en gloro.
|
|
| Notoj |
Giovanni Boccaccio (16.6.1313 - 21.12.1375.)
itala mondfama aŭtoro.
Gaston Waringhien, (20.7.1901 - 20.12.1991.)
La Novelo el: Heroldo de Esperanto, n-ro 10 (1360), 1-an de junio 1963.
|
|