Funken-Krapohl & Wilhekm Daum: Feliĉa & Serenado.(esperanto) - seren.htm

Funken-Krapohl - - Wilhelm Daum
Feliĉa -- Serenado.

Originale verkitaj verkoj.

Feliĉa.

Estas la unua tago de Majo. Super teron kaj homojn flugis printempa rido. -

Estas, kvazaŭ nia Di-sinjoro hodiaŭ estus fininta ion tre bonan, ĉar ĉio estas tiel freŝa, tiel gaja, tiel plena je espero, kaj post mallonga pluveto eĉ brilas la suno...

Ho, kiel sukverdaj estas tiuj herbejoj, kiel bela la tero tuta - - -

Kaj kiajn dolĉajn vortojn mi aŭdis hodiaŭ?!

De kie ili venis? Ĉu ne estis nia Di-sinjoro, kiu interparolis kun mi, kiu estigis min tiel ĝoja, tiel sata, tiel senfine kontenta? ... Kiel ja mi vidis, neniu malĝoja rigardo eliris el miaj okuloj, mi sentis ĝin, vere, mi sentas ĝin ankoraŭ nun, ili sole ridis... sole ridis ...

Ho, ke mi sciu kanton, ke mi sciu vorton, simila al ĝi, al tiu mirplena tago! Vi tero, tiom abunda, vi mondo, tiom riĉa, redonu al mi ankoraŭ unu fojon la belegan tagon...!

Funken-Krapohl

Serenado.

Rigardu, kia firmamemto pura!
Arĝente kaj kviete brilas' luno;
Gondolo pace dormas sur laguno,
Foliojn ne tremigas vent' murmura.

Sopire nur la najtingal' malgaja
De branĉ' al branĉo flugetante plendas
Kaj plej allogan aminviton sendas
Al amatino en la nokto maja.

Ne vana estas kanto la pasia;
Ĉar jam tra l' foliaro ŝi eliras,
Kaj ŝajnas, ke konsole ŝi rediras:
"Ne ploru! Jen mi estas; kara mia!"

Ha, kiom ili sin karesis ame
En ĉirkaŭpreno longe sopirata!
Ho, kial vi, Luĉia senkompata,
Al miaj petoj ne respondas same?

Wilhelm Daum


Serenado estas originale verkita de Wilhelm Daum.
Premiita en literatura konkurso de
Esperanto-Praktiko.
Notoj
(Ni ne havas informojn pri la aŭtoroj).
El: Esperanto-Praktiko, Berlin,
n-ro 5, majo 1923.
Redaktoro: Karl Minor.