Erik Axel Karlfeldt
Serpentkanteto el: La Kantetoj de Fridolin.
Tradukis: J.U-d.

Ĉar kontraŭ mond' serpenta ĝi estas kuracil'
drinketon mi kunportas ĉe vagado en kampar'.

Pensante pri serpento memoras iun mi;
pli ruza kaj insida kaj danĝera estas ĝi.

Sub verdaj arboj kuŝas embuske la serpent',
trompante la birdeton per afabla sorĉrigard'!

Sed la knabinoj iras sur kiu ajn vojet',
ĵetante sorĉrigardojn se alproksimiĝas vir'.

Serpent' sur ventro rampas manĝante teron nur;
sukeron sur arĝentteler' deziras havi ŝi.

Serpentoj lernas danci por vanta amuzad';
jam antaŭ la naskiĝo certe dancas la knabin'!

Je unu foj' en jaro vestŝanĝas la serpent';
ok tagojn en semajno amŝanĝas la knabin'.

Se trompas vin serpent', nur kalkanon mordas ĝi;
per tromp' knabino povas doni morton al junul'!

Kanteton nun mi finas pri la danĝera best';
Mi tra l'arbar' rapidas al kaĝet' de l' amatin'.

Notoj

Erik Axel Karlfeldt - 1864-1931.
Dumviva sekreta­rio en kaj ano de Sveda Akademio.
Unu el la plej famaj svedaj poetoj.

Aliaj verkoj de E.A.Karlfeldt: Vidu la Enhavo-liston.

El: Sveda Esperantisto
1-a jareldono, n-ro 1, marto 1910.