Julio Baghy: Samtempaj sezonoj (esperanto) - sezonoj.htm

Julio Baghy

Samtempaj sezonoj

Memoru, kara, jam aŭtuno estis,
heroldis vento pri la vintra dormo,
la nudajn branĉojn blanka prujno vestis,
kantbirdoj mutis pro la frosta morno,
sed ni neglekte ĉion en ekstero
sur benko sidis, ridis sinforgese;
en ni la majan revon pri l' somero
inspire amo teksis multpromese...
Ni havis for de l'trista nuno
printempon en la aŭtuno.

Rigardu, kara, ĉerizarboj floras,
orumas verdan boskon suno maja,
la vintra morno jam delonge foras,
pri juno himnas birdotrilo gaja,
sed ni senvorte sidas sur la benko,
tra florperdinta kampo pense vagas
kaj ĉesas jam esperi pri la venko,
por trokuraĝo per rezigno pagas...
Jes, samas bildoj, sonoj;
nur lokon ŝanĝis du sezonoj.

Notoj

Julio Baghy (Gyula) (1891 - 1967),
grava hungara poeto.
El: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio.
N-ro 8 (1338), 38-a jarkolekto, 1-an de majo 1962.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.