La princo de Radcivil estis adoptinta orfan nevinon. En lia kastelo en Galicio estis salono, kiu disigis liajn ĉambrojn de tiuj de la infanoj kaj kiun oni devis trairi, por atingi ilin de el tiuj, se oni ne volis trapasi la korton. Lia nevino Agnes, nur sesjara, kiam ŝi estis adoptata, ĉiam laŭte ekkriegis, kiam oni igis ŝin iri tra ĉi tiu salono. Ŝi tiuokaze kun la esprimo de timego atentigis prigranda pentraĵo, prezentanta la Eŭmean Sibilon, kiu pendis super unu el la pordoj. Longe oni provis subigi ĉi tiun malcedemon, ĉar oni opiniis ĝin obstinemo. Sed fine oni permesis al ŝi, eviti la salonon kaj dum dek aŭ dek du jaroj la juna knabino preferis iri tra la korto malgraŭ pluvo aŭ malvarmo.
Kiam ŝi estis fianĉiniĝinta, oni okazigis grandan feston je ŝia honoro. Vespere oni iris por ludi kaj danci en tiun salonon. Agnes, kuraĝigita per la junularo ŝin ĉirkaŭanta, ne ŝanceliĝis eniri kun la aliaj, sed apenaŭ ŝi estis transpaŝinta la sojlon, kiam ŝi ekretiriĝis kaj konfesis sian timon. Oni ŝin priridis kaj rigle. fermis la pordon. Sed kiam poste ŝi skuegis ĝin, la bildo de la Sibilo malsuprenfalis, frakasis per sia peza kadro ŝian kranion kaj mortigis ŝin tuj.