Ludmila Jevsejeva: Rozo de l'amo - Printempo - Viaj okuloj - Siringo vokas - Collonga Amo (esperanto) - siringo.htm

Ludmila Jevsejeva:

Rozo de l'amo - Printempo
Viaj okuloj - Siringo vokas...
Collonga Amo

Rozo de l'amo.
Meznokto plenis je sopir',
lamentis violonoj.
Sub fingroj de l'amata vir'
disfloris amburĝonoj
sur brusto via. Sentosven'.
Du pomoj sukoriĉaj
malfermis pordon al Eden'
kaj iĝis vi feliĉaj.
Finkantis kokoj. Noktofin'.
Kvieta spir'. Ripozo.
Nur sur littuka blanka lin'
honteme puncas rozo.

Viaj okuloj.

Okuloj viaj -
­du abismoj.
Narkotas kaj altiras min
ilia vin',
ilia vin',
zigzagaj fulmoj,
pluvtorentoj,
sereno de turkisa blu'.
Nenio plu.
Nenio plu.

Printempo.
Rigardu, kiel pompas Maj',
de sunradioj ĉio oras!
Ravita kor' ekstazas kaj
rosgutoj ridas, rozoj ploras.

Collonga Amo.

Aŭtuna vent, en mia leterkesto
Tilifolion sekiĝintan lasis.
De vi letero plu ne venos, Pasis
Hazarda epizod' somera, stulta dram'.

Collonga estis am'.

Siringo vokas...
Ĉu oni povas dormi se
vin rokas, el ripoz' trankvila,
en noktan parkon, blanka, lila,
aroma ŝaŭmo de siring'?
Dum nuda brust' sub kisoj ŝvelas,
topazaj steloj findegelas
en la ĉiela kandeling'.

Notoj

Ludmila Jevsejeva, Riga, Latvijo, - 14.8.1913 - 28.1.1980. Grava latva poeto.
La poemoj el: Heroldo de Esperanto, Belgio.-
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.

Rozo de l'amo:
N-ro 3-4 (1430), 43-a jarkolekto, 24-an de februaro 1967.
Printempo:
N-ro 9 (1454), 44-a jarkolekto, 28-an de majo 1968.
Viaj okuloj:
N-ro 13 (1458), 44-a jarkolekto, 1-an de oktobro 1968.
Siringo vokas:
N-ro 9 (1436), 43-a jarkolekto, 1-an de junio 1967.
Collonga Amo: N-ro 4-5 (1593), 52-a jarkolekto, 16-an de marto 1976.