Hjalmar Söderberg.
Malbona konduto.
Tradukis: Signe Stenström.

Mi estas sola en mia sola ĉambro, kaj la lampo kantas. La fenestro estas mal­fermita pro la varma printempvespero, kaj de la strato aŭdiĝas kelkfoje voĉoj, sed neniuj vortoj. Mi sidas kun foto en la mano kaj kiel kelkfoje mi sidis ĝin fikse rigardante ĝis la vizaĝo fremdiĝis kaj mi ne plu povas kapti la animon malantaŭ la rigide ridetanta bildo. En ĉambro ie proksime, sube aŭ apude,iu muzikas per fortepiano - lernantino, kiu unufingraĉas .. Ŝajnas al mi, ke mi vidas malgrandan bubinon dekkvar - aŭ dek­kvinjaran: ŝi elŝovas la buŝon kaj faras kiel bone ŝi kapablas kaj havas tro mul­te da laboro pri la notlegado, por pensi pri la belsono. Estis Reĝo dum unu ta­go: "Pri sia noma kaj deven' mi ne oku­pis min ..."

Ho, kiel la tempo foriras! Kaj imagu, iam ekzistis tempo, kiam mi amis tiun belaĉan melodion de mia tuta, infaneca koro kaj ankaŭ la tutan teatraĵon. Estas pli ol dudek jaroj de tiam "Kiel Ze­pharis ravis min per sia roza tenoro kaj siaj volupte tordemaj okuloj, kaj per siaj noblaj ideoj." "Kun forturnita vizaĝo mi metis mian dolĉan ŝarĝon, sur la bordon ... Mi savis ŝian vivon: mi ankaŭ volis protekti ŝian modesteĉon .. " Kaj la ma­lica princo Kadoro en sia verda nokta kostumo el pluŝo: "Nu, malestiminda monarĥio, dormu la dormon de la mol­animeco: maldormas via malamiko!" Sed unuavice la belegan arion: "Pri ŝia nomo kaj deven'" .... Mi zumis kaj faj­fis ĝin dum tutaj tagoj.

Iam ĝi aranĝis teruran malfeliĉon al mi.

Tiam mi estis dekdu jarojn aĝa kaj lernanto en la kvara klaso. Dum la printempo, tio okazis preskaŭ je la fino de la studsezono; mi sufiĉe bone sukce­sis la tutan longan vintron kaj povis trankvile atendi la ekzamenon kaj la notojn - mi ĉiam transprenis ilin trank­vile ... Estis leciono pri la gepatra lingvo, sen hejmtasko, nur legado de »la, historio de Fritjof». Ĉie kvieto kaj paco, neniu, antaŭsento, ke danĝero minacas. Sed ĝi estis antaŭstorma kvieto. Mi le­gis la historion de Fritjof multajn fojojn antaŭe, kaj baldaŭ mi laciĝis sekvi la legadon. Kaj mi ne estis sola: la mal­atento estis sufiĉe ĝenerala, kaj oni amuzis sin per diversaj manieroj, ĉiuj mal­novaj kaj eluzitaj. Flartabakujo iris de pupitro al pupitro, paperaĵoj flugis tra la aero, kaj lerte faldita »papermuŝo» iris laŭ bela kurblinio kaj trovis lokon fine sur la tablo de la instruisto. Eble ĝi estis destinita kiel facila aludo pri lia konata ameto al la glaso. Sed la in­struisto estis konata pro sia kvietanim­eco kaj mokata okaze pro sia mildeco kaj supersata pro amuzaĵoj kaj li igno­ris la muŝon.

Sed subite okazis ege terura afero. Iu fajfis - fajfis, pure kaj belsone, meze de la leciono: »Pri sia nomo kaj de­ven'» ...

Mi apenaŭ rimarkis, ke tiu kiu fajfis estis mi, antaŭ ol mi interrompis min. Sed estis tro malfrue. Estis tute silente en la ĉambro, kaj mi vidis la plej mal­bonan fiknabon sin turni kaj preskaŭ admirante rigardi min. Mi komencis kompreni, ke mi faris ion, kio transiris ĉiujn limojn.

La vizaĝo de la instruisto estis ruĝega.
Mi estis unu el la plej ĝentilaj knaboj kaj apartenis al liaj favoratoj. Tio pli­grandigis la amarecon de la insulto, kiu lin suferigis.

- Vi - vi, li ĝemis, vi, bubaĉo! Kion vi faras? Bubo!

Ŝajnis al mi, ke ĉio dancis ĉirkaŭ mi. Sed mi pensis, ke mi devis respondi ion, provi doni klarigon. Kaj fine mi balbu­tis respondon, kiu enhavis la tutan ve­ron kaj krome ĝi bedaŭrinde ne estis adaptebla al la intelekto de la instru­isto.

Mi diris:

- Mi forrevis ...

Mi kredis, ke li ricevos apopleksion. Lia vizaĝo ege bluiĝis. Li kaptadis la spiron.

- Eliru! li kriis, eliru! Neniam en mia vivo mi aŭdis tian arogaĵon! For! Kus­tos, notu mallaŭdon por ŝi pro malbon­konduto! Eliru!

Mallumiĝis antaŭ miaj okuloj. Mi mal­fermis kaj fermis la pordon tiel malra­pide, kiel mi povis kaj eltrotis.

Mi iris al la akvokondukilo kaj trin­kis akvon. Ĝi estis varma kaj malfreŝa kaj naŭzis min. Mi elprenis mian naz­tukon kaj restis apud la akvokondukilo, kaj intencis ŝajnigi, ke mi havas sang­antan nazon, se Snuffe, la rektoro, venus en la koridoro.

Kio okazis al mi estis io terura. La plej granda malfelico, kiu ĝis tiam ren­kontis min. »Malbonkonduto» estis terura. Kion patro diros ... Mi memoris kiel li koleriĝis kiam mi la unuan fojon hejmenvenis kun mallaŭdo, kaj ĝi tamen nur estis pro malordemo. Sed malbonkonduto! Ĝi kaŭzos pli malbonan kondut­noton, metigon inter la aĉulojn ... Laste mi serĉs kaj trovis specon da konsolo en penso, kiu jam kelkajn fojojn vizitis min, plej ofte dum malfacilaj momentoj. Mi pensis: ne estas realo, mi sonĝas. "La vivo estas sonĝo". Tion mi ofte aŭ­dis de mia patrino. Kaj pri mi en tiuj momentoj ĝi estis tute vera. Mi pensis: mi ne povas certe scii ke io estas reala; ĉio, kion mi aŭdas kaj vidas kaj travi­vas certe povas esti sonĝoj, kiujn mi sonĝas... Kaj la aliaj! La instruisto, la lernantoj. Al ili mi sekve estas sonĝo ... Mi ĵus pruntis Shakespearen el la lern­eja biblioteko kaj miaj lipoj flustris vor­tojn pri kiuj mi ne sciis kiel mondfa­maj ili estas.

El sama ŝtof', el kiu estas ni
la sonĝoj ankaŭ estas, longa dorm'
ĉirkaŭas vivon, nin ...
- Mi sonĝas ... mi sonĝas ...

Kustos malfermis la pordon de la klasĉambro:

- Vi devas enveni kaj legi, li diris.

Mi iris rigarde al la planko, al mia pupitro. Mia apuda kunlernanto montris al mi en la libro, kie ni estas: mi devis legi "la adiaŭon de Fritiof".

Mi legis. Kaj ju pli multe mi legis des pli ŝajnis al mi, ke la sorto de Fri­tjof, estis ankaŭ la mia. Li estis pro­skripciita kaj ekster la leĝo. Mi estis el­pelita, kaj starinta apud la akvokonduk­ilo.

Mi venis al la lasta strofo:

Ne' iru al strand'
Ring kun edzino
kiam lumiĝas de steloj sablar'.
Eble sur bordon
estas ĵetitaj
de Fritjof senpaca ostoj el mar'.
Mi vidis mian propran kadavron rul­iĝi en la ondoj kaj ĵetiĝi sur la stran­don, kaj sur la strando staris la instru­isto kaj la tuta klaso, kaj la instruisto pentis, ke li donis malbonkonduton al mi. Sed estis tro malfrue.

Mi kredas, ke estis en tiu momento ke mi unuafoje sentis la egan deziron espri­mi suferon poezie. Mi apenaŭ povis diri la lastajn liniojn pro emocio, kaj kiam mi finis, mi ege ekploris.

- Jen, knabo, diris la instruisto, vi ne devas plori, ne! Iam mi estis tia bubo kiel vi. Se vi ĉesas plori vi evitas la malbonkonduton!

Li kredis, ke pro la malbonkonduto mi ploris ...

Notoj
Hjalmar Emil Fredrik Söderberg, 1869 - 1941.
sveda poeto.

El: Svenska Esperanto-Tidningen/La Espero
n-ro 7, julio 1934.