Soldat' soldat' laŭ griza norm',
soldat' soldat' en uniform',
soldat' soldat' en longa vic',
soldato en militofic',
soldat' soldat' la homa ton'
soldat' forfadas en kolon',
soldaton sekvas griza sort'
en vivo kaj en mort'.
Soldat' soldato, kien nun?
Soldat', por kio taŭgas jun?
Soldat' soldat' en la milit'
soldato, venko restas mit'.
Soldat', la viv' atendas vin,
la juna vivo, la destin'.
La mond' fendiĝis jam en du,
vi ŝvebas je la tru'.
Soldat' soldat' laŭ griza norm',
soldat' soldat' en uniform',
soldat' soldat' en longa vic',
soldato en militofic',
soldat' soldat' la homa ton'
soldat' forfadas en kolon',
soldaton sekvas griza sort'
en vivo kaj en mort'.