La suno brilas ĉe a firmamento
En la somera blu', post la tempesto,
Tra freŝa vento, pompe kiel festo,
La suno brilas ĉe la firmament'.
Sed estas suno dum nokta hor'
Vi, amatino, en mia kor'!
Ho, kara suno mia,
Mi vin deziras kun fervor'.
Vespere, kiam iras for la suno,
Sopire venas mi, melankolie,
Sub la fenestron, kaj atendas tie,
Vespere kiam iras for la sun'.
Sed estas suno dum nokta hor':
Vi, amatino, en mia kor'!
Ho, kara suno mia,
Mi vin deziras kun fervor'.
Malhele staras via patro-domo,
Kaj de interne, por la sopiranto,
Aŭdiĝas rave via dolĉa kanto ...
Malhele staras via patro-dom'.
Sed estas suno dum nokta hor':
Vi, amatino, en mia kor'!
Ho, kara suno mia,
Mi vin deziras kun fervor'.