Anton R. Leenhard: Dum somernokto,(esperanto) - somernokto.htm

Anton R. Leenhard:

Dum somernokto.

Ekfosforeskas sub lazur' planedoj,
En Univers' susuras noktmuzik',
Lunbriloj kiskaresas florbukedojn,
Sub kiuj en krepusko ora mozaik'.

Kaj super lekantetoj kuloj tarantelas.
Noktpapili' zigzagas al la lum',
En foliar' kaŝtanaj floroj ekkandelas.
Kratag-aromo kaj insekta zum'...

Pasia amokant' de najtingaloj
Silentis jam. Min kovras noktvelur',
En blankvual' opalas roz-petaloj.
Heder' bruete flustras sur ruina mur'.

La atmosfero kvazaŭ spiras. En la sino
Ekeĥas milde sfero de seren'.
Interne sin instalas la inklino
Al humaneco malgraŭ mond-venen'.

Notoj

Anton R. Leenhard, nederlanda poeto.
El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 9 (1323), 39-a jarkolekto, 1-an de julio 1961.
Redaktoro: Teo Jung.