Imre Baranyai (EMBA): Somero (esperanto) - somero.htm

Imre Baranyai (EMBA):

Somero

El alteta turo
Jen tra la lazuro
Sono sonorila
Sub la suno brila
Kaj sub blua firmamento
Kune kun la mola vento
Flugas lace,
Lace-pace
De l' vilago fora
Al la kampo flora.
Gilin-galan,
Galan-gilin.

Trile, trile, trile,
Rave kaj subtile
Al ĉielo brila
Kun kantvoĉo trila
Kaj kun sorĉa son' ekzalta
Flugas al la alto alta
Por Di-laŭdo
La alaŭdo
De la kampo flora
Al la Suno glora.
Jen tril'... jen bril' ...
Jen bril'... jen tril' ...

Notoj
BARANYAI Imre. 1902-1961. Pseŭdonime EMBA. Hungaro; pentraĵagento k.a. Naskiĝis en Alap. Esperantisto de 1925. Unu el la gvidantoj de la hungara laborista E-movado, aŭtoro de lernolibro. Sekretario de la literatura sekcio de SAT. Antaŭ la Dua Mondmilito publikigis poemojn en SAT-organoj kaj "Heroldo"; post la milito aperis disaj poemoj en diversaj gazetoj.

El: Heroldo de Esperanto, Nederlando, redaktoro: Teo Jung.
N-ro 11 (1253), 33-a jarkolekto, 1-an de julio 1957.