Hector Vermuyten: Somera pluvo + Du ĉevaloj - (esperanto) - somerapluvo.htm

Hector Vermuyten:

Somera pluvo,
Du ĉevaloj.

Somera pluvo, (1)

Pluvo dolĉe, kvazaŭ trete,
Ekpaŝetas nudpiedete
Tra vesperkviet'.
Fingropinte delikate,
Vice tuŝas rapid-glate
Ĉion akveret'.

Pluvploretoj brilaj, bule
Tremvojetojn strekas rule
Dum laŭvitra fal'.
Lumileto de lanterno
Larmrigardas al eterno
Kun vizaĝa pal'.

Tegmentrandaj gutofaloj
Iĝas etaj pluvkanaloj.
Per murmura ĥor
Kantas defluiloj kortaj...
Vivaj staras aĵoj mortaj,
En krepuska hor'.

Du ĉevaloj, (2)

Tintilsonigante tonpure
paŝadas ĉevaloj en par';
ŝarĝtrenas ŝvitante polure,
ke brilas la blonda harar'.

Ili paŝas, pen-tiras la ŝnurojn;
rondpremas sur korpojn jungil'
striktstreĉa sur streĉajn femurojn:
ilin movas ĉarist' per gvidil'.

Senhalte l' ĉevaloj kun ĉaro
daŭriras, kvietaj dum frap',
tirskuo, ekpuŝo kaj knaro,
en ĝena bruado de l' nab'.

Vipklin' ne necesas ne nure
sed ŝnur' eĉ ne tuŝas al har':
tintilsonigante tonpure
tiel paŝas ĉevaloj en par'.

Notoj
(1) Hector Vermuyten gajnis por la poemo la 1-an premion en konkurso Zomerregen en 1938.
(2) Traduko de la poemo Twee horsen de Guido Gezelle.

Hector Vermuyten (1.10.1899 - .11.1966),
flandra verkisto.
(1)El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio,
n-ro 42 (998), 19-a jarkolekto, 6-an de novembro 1938.
Redaktoro: Teo Jung.
(2)El: http://eo.wikipedia.org/wiki/Hector_Vermuyten