Ĉu vi ne amas al piano veni
en forlasita ĉambro posttagmeze
kaj stulte enpensiĝi, mallert-peze
per unu fingro klavojn trapromeni?
Domaĝe, muziknotojn mi ne konas,
nur palpas mi sur nigro kaj sur blanko,
tiam mi tamen estas muzikanto,
muzikojn nefineblajn mi komponas.
Feinoj el la kordoj nun respondas,
memor' de mond' revata min traondas,
plezur' krepuska, trist' lontana ploras,
vortruboj de volupto senkonscia,
sonĝata ŝrik' de l' nokto agonia,
ĉio. La mondo. Diri mi ne povas.
|