Ludmila Jevsejeva: Sonĝo - Krizantemoj.(esperanto) - songo.htm

Ludmila Jevsejeva:

Sonĝo. - Krizantemoj

Sonĝo.

Pasintnokte bubo Marko
sonĝis pri la zoo-parko.
Ŝtelirinte bestĝardenon
kion li ekvidis?

Jenon:

Kantas pri varmakva Nilo
serenadon krokodilo.

Frakumita, kiel grafo,
grave paŝas la ĝirafo.

Studas pulon la makropo
per moderna mikroskopo.

Jen grimacas, brak' ĉe brako,
paviano kaj makako.

Amkonfesas, kun aklamo,
al testud' hipopotamo.

Dancas urso, vang' al vango,
kun bubalo dancon "tango".

Viŝas ŝviton, for de l' nuko,
elefanto per naztuko,

Kaj sciuro - kia lukso!
­eĉ regalas lin per nukso.

Krizantemoj.

Ore flavaj krizantemoj
tristas en japana vazo.
En rigidaj florpetaloj
letargias amekstazo.
Kio ligas min al vivo?
Efemera iluzio?
Konvulsias en la brusto
de la kor' angora krio.
Ŝutos hirtaj krizantemoj
mil petalojn sur la vojon,
kiam min amikoj portos
al ripozo lastan fojon.
Krizantemoj flustros sorĉe:
- Dormu dolĉe! Dormu dolĉe!

Notoj

Ludmila Jevsejeva, Riga, Latvijo, - grava latva poeto.

"Sonĝo"El: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 17 (1313), 36-a jarkolekto, 1-an de decembro 1951.

"Krizantemoj:" el n-ro 4 (1449) 44-jarkolekto - 1-an de marto 1968.