Jarl Robert Hemmer: Kiam Dio spiras... (esperanto) - spiras.htm

Jarl Robert Hemmer:

Kiam Dio spiras...

Tradukis: Pastro Odd Fröner.

Kiam Dio spiras,
kreskas floroj en ĉiuj verdaj
ĝardenoj de la mondo.

Kiam Dio ploras,
pluvas steloj.
Kiam Dio ridetas,
estas sunaj tagoj.
Kiam Dio forturnas Sian vizaĝon,
ĉiu somera betulo velkas.
Tiam ĉiuj okuloj frostiĝas,
... kaj tiam la mondo mallumiĝas.

Notoj
Jarl Robert Hemmer, 1893-1944, finna poeto.

El: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio.
N-ro 5 (1358), 39-a jarkolekto, 1-an de majo 1963.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.