Johann Wolfgang von Goethe: Gesang der Geister über den Wassern -Kanto de la spiriritoj super la akvoj (esperanto) - spiritoj.htm

Johann Wolfgang von Goethe

Gesang der Geister über den Wassern

Kanto de la spiriritoj super la akvoj (Karl Jost)
Kanto de la spiritoj super la akvoj (Willy Nüesch).

Gesang der Geister über den Wassern
(Goethe)

Des Menschen Seele
Gleicht dem Wasser:
Vom Himmel kommt es,
Zum Himmel steigt es,
Und wieder nieder
Zur Erde muß es,
Ewig wechselnd.

Strömt von der hohen,
Steilen Felswand
Der reine Strahl,
Dann stäubt er lieblich
In Wolkenwellen
Zum glatten Fels,
Und leicht empfangen,
Wallt er verschleiernd,
Leisrauschend
Zur Tiefe nieder.

Ragen Klippen
Dem Sturz entgegen,
Schäumt er unmutig
Stufenweise
Zum Abgrund.

Im flachen Bette
Schleicht er das Wiesental hin,
Und in dem glatten See
Weiden ihr Antlitz
Alle Gestirne.

Wind ist der Welle
Lieblicher Buhler;
Wind mischt vom Grund aus
Schäumende Wogen.

Seele des Menschen,
Wie gleichst du dem Wasser!
Schicksal des Menschen,
Wie gleichst du dem Wind!

Kanto de la spiritoj super la akvoj
(Karl Jost)

La homa animo
similas al akvo,
de l' ĉielo ĝi venas,
al ĉielo ĝi iras,
kaj devas denove
reveni al tero,
daŭre ŝanĝante.

Torente de l' alta
kruta rokvando
pura la akvo
ĉarme disŝprucas
je nubondoj
sur glatan rokon,
kaj facilkviete
fluas nubvuale,
murmure
en la profundon.

Se staras rifoj
al falo kontraŭe,
ĝi ŝaŭmas kolere,
ŝtup-al-ŝtupe
abismen.

Nun malrapide
ĝi trarampas la valon,
kaj en glata la lag'
respegulas sin.
ĉiuj la astroj.

Vent' estas al ondo
ĉarma kunulo;
vent' kirlas el fundo
ŝaŭmantajn ondegojn.

Animo de l' homo,
vi similas al akvo!
Sorto de l' homo,
al vent' similas ja vi.

Kanto de la spiritoj super la akvoj
(Willy Nüesch).

La homanimo
Similas al akvo:
De l' ĉielo ĝi venas,
Al ĉielo ĝi iras,
Kaj infren ree
Al tero ĝi devas,
En ŝango eterna.

Kiam de l' alta,
Kruta rokmuro
F1uas la pura radio,
Ĝi polvas plaĉe
En nubaj ondoj
Al glata roko,
Kaj mildakceptite
Ĝi ondas vuale,
Softmuĝe
Al la profundo,

Kaj se rifoj
Kontraŭas la falon,
Ĝi ŝaumas indigne
Ŝtup-post-ŝtupe
Abismen.

En malprofunda fluejo
Ĝi rampas tra l' valo herbeja,
Kaj en la glata lago
Pastas sian vizaĝon
Astroj ĉielaj.

Vent' 'stas amanto
Ĉarma de l' ondo.
Vent' miksas funde
Ondojn ŝaŭmantajn.
Vi, homa animo,
Similas al akvo,
Vi, sorto de l' homo,
Similas al vent'.

Notoj

Johann Wolfgang von Goethe, (28.8.1749-22.3.1832).
grava, germana poeto.
La esperanto-traduko el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando.
N-ro 9 (1144), 27-a jarkolekto, 1-an de junio 1951. - Redaktoro: Teo Jung.
Traduko de la Germana poemo “Gesang der Geister über den Wassern” en Esperanton estas de Karl Jost. (*1876 – †1952).
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn. Vidu ankaŭ la retejon www. planlingvoj.ch
Willy Nüesch, Bern, * 09,05.1927,
Dankon al s-ano Manfred Retzlaff, Germanio, pri bonega helpo je la starigo de ĉi tiu paĝo!


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: