Adolf Sproeck: Brasika amo - Ĉevalo kaj azeno - Enigmo. (esperanto) - sproeck.htm

Adolf Sproeck:

Brasika amo - Ĉevalo kaj azeno - Enigmo.

Brasika amo

En ĝardeno kreskas floro,
Flirtas en la vento;
Ĝia peza bonodoro
Ravas al la sento.

En ĝardena anguleto
Dika la brasiko
Okulumas al floreto,
Tremas ĝis radiko.

Brulas la brasika koro,
Arde li*) sopiras.
Al la bela, blanka floro
Lin la koro tiras.

Nokto estis tre malhela.
Li elradikiĝis
Kaj al sia bela floro
Kaŝe li moviĝis.

Mankis luno, mankis lumo
Dum karesa amindumo.
Mankas eĉ plej eta scio
Pri amora historio.

Sed en tempo la aŭtuna
Videbliĝas la afero:
Kreskas el ĝardena tero - -
Florbrasiko juna!


*) Ne eraro, sed intenca personigo.
Ĉevalo kaj azeno

Rigardas la ĉevalo
Malŝate al azeno.
Sed tiu: "La kiala
De via fisinteno
Praktike jam foriĝis:
La hom' motoriziĝis!
Ĉeval' nebezonata -
­Ĝi estos ekstermata:
Ledaĵo por ŝuetoj,
Kolbasoj kaj buletoj
Ĉevala sorto estos.
- - - - - - - - - - - - - - -
Azenoj ĉiam restos!"

Enigmo

En angulo staras Ĝi,
Kaj aplombe venas Li.
li malfermas Ĝian buŝon,
Al la dentoj donas puŝon,
Ilin batas, ilin premas,
Ke Ĝi pro doloro ĝemas,
Ke Ĝi krias kaj blekegas...
Des pli multe Li bategas!
Aŭskultantoj ne eltenas,
Pro bruego ili svenas.
Ĉu la solvon trovas vi?
Pianisto estas li,
Kaj piano estas Ĝi!

Notoj
Adolf Sproeck (naskiĝis 1890 - mortis la 25-an de marto 1978 ) estis germana esperantisto pli ol 70 jarojn en la Esperanto-movado. ...
Ĉiuj poemoj el Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando, Redaktoro: Teo Jung:
Brasika amo: n-ro 6 (1230), 1-an de aprilo 1956,
Ĉevalo kaj azeno: n-ro 10 (1252), 16-an de junio 1957,
Enigmo: n-ro 17 (1259), 1-an de decembro 1957.