G-r L-k.: Vi forta staru! (esperanto) - staru.htm

G-r L-k.
Vi forta staru!

Vi forta staru - eĉ solulo! -
la idealojn gardu vi!
Laŭ ventoj vagas malfortulo
Kaj homan juĝon timas li.

Vi forta staru - se eĉ bela
la rev' ŝangiĝos pro malĝoj',
ĝis morto restu pura, hela,
migronte sur la lasta voj'.

Vi forta staru - kaj en gloro
vi venkos, tamen ne por vi:
semaĵo de lumama koro -
por nepoj maturiĝos ĝi.

Notoj
El: Esperantisten, Stockholm.
2-a jaro, n-ro 7, julio 1907.
Redaktoro: P. Ahlberg.