Sub la verda stelstandardo
unulingva la komand'
la kuraĝa avangardo
venkas tuj en ĉiu land',
Preta en tutmond'
estu frata rond'.
Kolektiĝas juna gento
ĉirkaŭ unu melodi'
sama penso, sama sento,
unu sola famili'
Preta en tutmond'
estu frata rond'.
Tendarfajro onde flamu,
al alarmo skoltdomar'
tra mallumo ni proklamu
l'unuiĝon de l' homar'.
Preta en tutmond'
estu frata rond'.