Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow: Volga, Volga - Stenjka Rasin. (esperanto) - stenjka.htm

Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow:

Volga, Volga - Stenjka Rasin.

Tradukoj de:
Kristian Langgaard - kaj - Frieder Weigold.

Volga, Volga (Stenjka Rasin)
(Traduko: Kristian Langgaard).

De malantaŭ la insulo
Sur la ondoj de l'river'
Iras ŝipoj multkoloraj,
Flirtas flagoj en aer'.

Sur l' antaŭa Stenjka Razin;
Festas la edziĝon li
Al princino el Persujo
En varmega amebri'.

Sed la viroj murmuregas:
“Tute li forgesis nin.
Nin virino anstataŭos.
Li fariĝis mem virin'.”

Tiun mokon aŭdas Stenjka,
La terura ataman'.
Ĉirkaŭbrakas la persinon
Li per sia forta man'.

Li la nigrajn brovojn sulkas
Fulmotondro estas li.
En okuloj liaj estas
Nun videbla sangebri'.

“Nu fordonu, mi trezoron,
La plej belan de l'amant'!”
Sonas lia tondrovoĉo
Trans la onodjn al la strand'.

La princino mortpaliĝas
(Timo estas en l'okul')
Kaj silente aŭdas jenajn
Vortojn de la terurul':

“Volga, Volga, patrineto!
Volga, via estu ŝi!
Ne antaŭe Don-kozakoj
Donis tian-ĉi al vi!

Inter liberuloj estu
— Volga, Volga, patrinet' —
Nek malpaco, nek batalo!
Tial - jen la virinet'!”

Kaj li ĵetas la persinon
(La plej karan sur la ter')
En la bluan profundaĵon,
Kaj ŝin glutas la river'.

“Nun agordu balalajkon!
Ludi, danci volas ni!
Estu gajaj, kamaradoj
Je la belmemoro pri ŝi!”

Jen dum kanto, danco, ludo
Sur la ondoj de l'river'
Iras ŝipoj multkoloraj,
Flirtas flagoj en aer'.

Sten'ka Razin.
(Traduko Frieder Weigold)

De l' insulo, de la verda,
Dum la tempo de la car',
Naĝas vico da boatoj,
La arme' de l' kozakar'.

Sur l'unua Sten'ka Razin.
Oni gaja vidas lin.
Feliĉega tiu tago!
Li edziĝis kun princin'.

Ŝi mallevas la okulojn.
Kvazaŭ inter viv' kaj mort'
Ŝi aŭskultas en silento
Al sincera, firma vort'.

Liaj viroj tamen grumblas:
"Post nur unu nokto jam
Faris ŝi lin mem virino.
Li perfidas nin pro am'!"

Tion aŭdas kolerante
La kozaka kapitan'.
Kaj Ii kaptas la princinon,
Per la forta, ega man'.

Fulmas la okuloj duraj,
Flame ŝtormas la koler' !
Kaj eksonas lia voĉo
Krudglacie kiel fer':

"Ion ajn, eĉ mian kapon
Ja fordonus mi por vi!
La feliĉon mi ja trovis.
Ĉio estas ŝi por mi!

Volga, Volga, kara panjo,
Ho rivera rusa vi!
Kiam vidis vi oferon,
kian nun fordonas mi?

Ke neniam ni kverelu
Pro la persa belulin';
Volga, Volga, kara panjo
­La oferon - prenu ĝin!"

Kaj per ambaŭ fortaj manoj,
Dum ektimas la princin' -
Ve, deborde ŝin li puŝas! -
Kaj la ondoj voras ŝin!

"Diabloj! Kial vi silentas?
Dancu, kantu ja pro ŝi!
Kaj eksonu la kantado,
La fratara melodi'!"

De l' insulo, de la verda,
Dum la tempo de la car',
Naĝas vico da boatoj,
La arme' de l' kozakar'.

Notoj

Dmitrij Nikolajeviĉ Sadownikow (1847 - 1883). Verkinto de la rusa poemo.
Pri la aŭtoro vidu ankaŭ la informojn sub:
http://ru.wikipedia.org, la ruslingva parto de Wikipedia. In­formoj pri la kanto, la melodio kaj diversaj versioj de la kanto estas troveblaj en la retejo:
http://a-pesni.golosa.info/popular20/izzaostrova.htm.

Dana eldono aperinte en 1947 en la kant-libro "DLEA­Kantaro" eldonita de Dana Laborista Esperanto-Asocio (DLEA), n-ro 100 kaj en la kantlibro "Store Esperanto-Sangbog", SEFO 1939, n-ro 31. Pri tio:
vidu la rete­jon: www.esperantonia.dk/volga.htm