Charles de Coster: Strigospegul'(esperanto) - strigospegul.htm

Charles de Coster
Strigospegul'.

Esperantigis C. Erta.

Oni portis Strigospegul-on al la bapto; subite ekpluvegis tiom, ke li ege malsekiĝis. Tiel li estis baptata unuafoje.

Kiam ili venis kun li en la preĝejon, la pedelo, la instruisto, diris al la baptogepatroj, al la patro kaj alia patrino, ke ili ekstaru ĉirkaŭe de la bapt-akvujo; kaj tion ili faris. En la plafono, ĝuste super la akvujo, masonisto estis farinta truon, kie, de stelo el orumita ligno, oni volis pendigi lampon. La masonisto, kiu vidis de supre la baptogepatrojn, starantajn kvazaŭ ŝtipoj ĉirkaŭ la kovrita akvujo, malice verŝis tra la truo en la volbaĵo sitelon da akvo, kiu ege ŝprucis sur la kovrilon de la akvujo. Sed Strigospegul-on trafis la plej granda parto. Kaj tiel li estis baptata duafoje.

La pastro venis. Ili plendis al li, sed li diris, ke ili rapidiĝu, kaj ke tio estis hazardo. Strigospegul' forte baraktis pro la akvo, kiu estis trafinta lin. La pastro donis al li salon kaj akvon; kaj tiel li estis baptata triafoje.

El la Sinjorina Preĝejo ili iris en la Lange­straat al la "Rozario de la Boteloj". Tie ili trinkis dek sep kruĉojn da duobla biero kaj eĉ pli multe. Ĉar por sekigi malsekiĝintajn gevirojn, la ĝusta maniero en Flandrujo estas, per biero bruligi fajron en la ventro. Tiel Strigospegul' estis baptata kvarafoje.

Kiam ili iris hejmen zigzage - kun kapo pli peza ol la korpo -, ili venis al trabo, metita super malgranda marĉejo; Katelijne, kiu, kiel baptopatrino, portis la infanon, faris erar­paŝon kaj falis en la ŝlimon kune kun Strigospegul', kiu tiel estis baptata kvinafoje.

Oni eltiris lin el la marĉaĵo kaj per varmeta akvo lavis lin en la domo de Klaas; kaj tio estis lia sesa bapto.

Notoj
El: Uilenspiegel kaj Lamme Goedzak.

Charles-Theodore Henri de Coster
(20.8.1827 - 7.5.1879)

belgian novelisto.
El: Esperanto-Praktiko, Berlin.
5-a jaro, n-ro 4, aprilo 1923.
Redaktoro: Karl Minor.