![]() Johan Henrik Kellgren Literaturaj studetoj.
Aŭtoro/tradukisto:
| |
|---|---|
|
|
|
La studo pri Bellman montris al ni la kaŭzon de la eterna valoro de liaj kantoj: La originaleco kaj kantebleco. Kellgren ne estis tiel granda poeto kiel Bellman, sed tiu tamen estas rigardata kiel la plej brila literatura eminentulo. Kellgren nome ne estis sole poeto, li ankaŭ estis grava kritikanto, kaj dank' al lia ama prizorgo la sveda literaturo multe riĉiĝis kaj fortiĝis dum tiu tempo. Post studoj en sudsveda lernejo li daŭrigis la studadon ĉe la universitato de Åbo en Finnlando. Li tie fariĝis docento kaj eldonis siajn unuajn poemojn.
El la poemoj verkitaj en Åbo ni elektu la jenan:
La Epikurismo.
Ho, metu la funebron for!
Alproksimiĝas viva lim',
Sed se tagmeze jam la sort' En siaj poemoj Kellgren plejvolonte estas satiristo, kaj vere liaj plej grandiozaj poemoj estas liaj satiroj, inter kiuj sin trovas la sekvanta poemo, en kiu Kellgren svingas la skurĝon super la kapoj de la samtempuloj. Certe ĝi ankaŭ skurĝas la semajn malvirtojn hodiaŭ. |
Miaj ridoj - (1778).
Mi ridas - dioj de gajeco, Mi ridas - malsaĝuloj for, vin memdolore turmentantaj, per viaj larmoj profanantaj la versojn dediĉitajn al humor'! Al kiu mi unue ridu? Honoro al honorindul'. Malĝuste tute estus, vidu, komenci ne per altrangul'. Ha, tian vivon rigardanta, malvirtan, pompan el devig', kun tia bril' malvarmiganta kaj kun sirena la flirtig', - Vidanta tiom da malvero, gefiloj de l' feliĉ' ĉe vi, jen pro kompato kaj kolero vin, malsaĝuloj, ridas mi.
Kaj vin, levidoj, ne ekscitu, Mi ridas ofte el la koro al vi, la filoj de l' scienc', al la demandoj sen valoro kaj la respondoj ja sen senc'. Malgrasaj poetaĉoj, ho pro pekoj viaj, ankaŭ pro la niaj pune vi rimadas, sed ofte ni al vi ridadas. Ho kial, Pope, mankas pov' por laŭ la "Dunciado" moki(**) la skribemulojn el bontrov' kaj fanfarojn tuj sufoki? Do' haltu ! Mi ja elkonsci' malsaĝon mian bone vidas, kaj kiam mi aliajn ridas, min kaŝe mem ridetas mi.
|
| Notoj |
|---|
Johan Henrik Kellgren - (1751-1795) *) dekonaĵo - tionde. **)Pope, la fama angla poeto (1688 - 1744), kiun Kellgren tre admiris, estas verkinta iun satiron kontraŭ la samtempaj poetaĉoj. La noma de tiu poemo ŝajnas esti Dunciade. El: La Espero, sveda revuo n-ro 3, marto 1922. |