Sufero de amiko ol propra pli turmentas.
La sian oni portas, kaj oni konas ĝin,
kaj ŝajnas laŭnature, se lacon oni sentas,
ke oni ĝin elportu, ĉar estas laŭ destin',
Ĝi estas posedaĵo, kaj oni je ĝi riĉas,
sed kiam proksimulon bruligas la dolor'
ne eblas komuniko, kaj oni malfeliĉas,
ke oni staras stulte kun senefika plor'.
Kaj ĉia simpatio aŭ pruvo de kunsento
ne povas liberigi de suferula sol',
ne povas agi brakoj, man' plenas nur per vento,
dum vortoj ne dolĉigas, kaj senutilas vol'.
Ho! Tiel vidi fraton kun vundo tro intensa,
kaj scii ke nenio lin gvidos el ĉagren',
ne povi porti pecon de lia peno densa
kaj resti sen rimedo rolante en malplen'!
Ekvidi en okuloj alvokon de alarmo,
kaj aŭdi la doloron tremanta en parol',
proksimi, sed ne povi, el amikeca varmo,
pli doni ol kompaton, kun vano de konsol'!
Preferas mi suferi inferon da sufero
ol senti ĝin en frato kaj stari antaŭ mur',
tra kiu varma lumo de mia am-ofero
ne povas elradii ĝis lia malsekur'.