James Herbert Sullivan: La ĉiusabata penco - Vespera Trankvilo - Knabineto ĉe piano - Ĉe la marbordo (esperanto) - sullivan.htm

James Herbert Sullivan:

La ĉiusabata penco - Vespera Trankvilo
Knabineto ĉe piano - Ĉe la marbordo

La ĉiusabata penco

Ĉu vi memoras, kara kunulino,
Kiel en infaneco kuris ni
Al la butiko ĉe la strata fino
Ĉiun sabatmatenon, vi kaj mi?

Naz' al fenestro, mane firmtenante
Karan moneron; post la ĝoja kur'
Longe ni staris, zorge kalkulante;
"Kiom da tio ĉi por penco nur?"

Mi finelektis, kion vi proponis;
Ĝoje revenis ni kun ĉokolad'.
Kio al ni pli da plezuro donis:
La posta manĝo, aŭ la pripensad'?

Vespera Trankvilo

Nun tiru la kurtenojn, ni elbaru
melankolion, kiu ŝvebas ombre
ekster la muroj. Tiuj kontraŭstaru
malbonojn, kiuj kaŝas sin sennombre!

Jen, bone! Ni enŝaltu nun la lumon,
kaj la brakseĝojn tiru al kameno.
Senĝene lasos drivi mi la fumon,
dum vi trikados, kara, en sereno.

Ruĝe la fajro ardas kaj flagretas,
La bruo mortis; ĉesis la babilo:
infanoj en la lito jam kvietas,
kaj ni du sidas kune ...
Ho, trankvilo!

Knabineto ĉe piano

Knabineto ĉe piano
ludas, ludas neĉesante,
kaj kvazaŭ de sonfontano
tonoj falas diamante.

Bukle falas haroj oraj
sur la ŝultrojn firmtenatajn,
kaj la fingroj amfervoraj
plektas tonojn delikatajn.

Ĉiutage ŝi praktikas,
jen kvietas, jen kresĉendas:
Dum obstine ŝi muzikas,
en aero kruroj pendas.

Ludu, ludu, knabineto!
Se vi ne jam povas ravi,
sciu, ke mi - jen sekreto!
­volus vian lerton havi!

Ĉe la marbordo

Mi memoras
Mian unuan vidon de la mar',
De l' ora sablo, blanka ŝtonetar'.
Mi ja raviĝis!
Kun ĝoja kri' mi kuris de l' patrin'
En tiun maron, brilan kiel vin'.
Kaj - ne zorgante senvestigi min -
­Mi ensidiĝis!

Notoj
SULLIVAN, James Herbert (Bert). 1912-1993. Brito; instruisto. lernis Esperanton 19jara uzante kvinsemajnan senmovon pro vundita piedo. Fondis la organizon Geonkloj Esperantistaj por servi al infanoj lernintaj Esperanton. Profesia Esperanto-instruisto en duagrada lernejo. Krom noveloj kaj rakontoj por infanoj li verkis ankaŭ lernolibron por infanoj, Secondary School Esperanto (1968). Kunlaboris en "Heroldo", "Fonto", "Monato" k.a. revuoj.
Ĉiuj el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando: (Red.: Teo Jung).
La ĉiusabata penco: N-ro 10 (1252), 33-a jarkolekto, 16-an de junio 1957,
Vespera Trankvilo: N-ro 15 (1257), 33-a jarkolekto, 1-an de nov. 1957.
Knabineto ĉe piano: N-ro 7 (1285), 35-a jarkolekto, 16-an de aprilo 1959,
Ĉe la marbordo: n-ro 8 (1304), 36-a jarkolekto, 16-an de majo 1960.