Jiři Kořínek: Junia fulmotondro - Suna tago oktobra-Post uragano - Versoj aktualaj-Sen homa mezuro(esperanto) - sunatago.htm

Jiři Kořínek:

Junia fulmotondro - Suna tago oktobra.
Post uragano - Versoj aktualaj - Sen homa mezuro.

Junia fulmotondro

Somer' laŭkalendare tri nurajn tagojn junas,
kaj bapton tondre festas la tero kun ĉiel',
per pluvo la naturo naskitan baptakvumas,
kaj toste fulmoj flagras sub griza nub-malhel'.

La fulmotondro dancas sieĝan rondodancon,
kun guta tamburado alternas tondra bru',
kaj nevidebla mano elĵetas fulmolancojn,
post grizoskalon cedis la firmamenta blu'.

Nur eta flava strio en okcidento markas,
ke suno senrevene ne dronis en obskur',
ke freĉe bonodoros aero ĉielarka,
kiam forpelos nubojn triumfa sun-aŭgur'.

Suna tago oktobra

Post pluve plora tag' subite,
kvazaŭ kaprice, kvazaŭ spite,
per malavara granda gesto,
en sia plej impona vesto
natur' aŭtuna sune ekradias.
Sur bluĉielo nub-ĉifonoj,
sub buntkoloraj arbaj kronoj
surtere miloj disŝutiĝe
oro kaj kupro kuŝas riĉe,
kaj super ĉio ar' kornika krias.
En la aero pure klara
paradas bunto foliara,
La majstra mano de l' aŭtuno
per la peniko de la suno
fabelon ravan sorĉe pentri scias.

Post uragano

La urbon kombis uragano
kaj parkojn taŭzis la tempest',
rompante per malica mano
kun tondrobru' en hajlobano
arbojn ĝemantajn en protest'.

Dum horduon' ĝi furiozis,
kaj trista estas la bilanc':
vojojn kaj bedojn ĝi disfosis,
elradikitaj ekripozis
trunkegoj post la kirla danc'.

Kio jardekojn pene kreskis,
surtere mortas en subit',
branĉegoj foras, stumpoj restis,
pavimon fronda garno vestis,
kaj glime aras vitra split'.

Vin, vivdetrua ŝtorma trombo,
rigardas mi kun malplezur',
dum eble ies hom-aplombo
komparos vin kun atombombo
kaj tiam trovos vin fuŝul'.


Frondo: branĉo kun folio.
Versoj aktualaj

Ekdisputas regemuloj
jam ne nur pri l' tersurfaco,
sed pri astroj, stelnebuloj
kaj pri tuta kosma spaco.

Ho, vi ranoj gloravidaj,
ĉu ne krevos ĉi aplombo,
planoj univers-dividaj
ŝrumpos kiel ŝvela trompo?

Rememoru Tolstoj-vortojn:
Al avido spacĉasanta
trotaksinta homajn fortojn
tomb' sufiĉis tre malgranda.


Sen homa mezuro

Ho kiel granda universo
kaj kiel eta estas mi
kaj sensignifa mia verso
kaj mia trist' kaj nostalgŁ'.

Ke tamen ega ŝajnas homo
al viruseto sur polver',
al centmilono de atomo,
kia miraklo kaj mister'?

Se mikrokosmo kosmon formas,
ne bagatelas homa sort',
en sekvoj eta kaŭz' enormas,
gravegas iam simpla vort.

Samgravas eksplodeg' de astro
kaj ekrideto de knabin"
kaj nia ĝoj' aŭ zorgbalasto
en sentempeco kaj senfin'.

Ĉar samvaloras la sekundo
kaj mil lumjaroj en etern',
kaj fine nur en korprofundo
kuŝas de granda solvo kern'.

Notoj

Jiři Kořínek, (1906 - 1988)
ĉeĥa verkisto.
Poemoj el: Heroldo de Esperanto, Scheveningen, Nederlando:
Junia fulmotondro: N-ro 9 (1197), 30-a jarkolekto, 1-an de junio 1954.
Suna tago oktobra: N-ro 14 (1202), 30-a jarkolekto, 16-an de oktobro 1954,
Post uragano: N-ro 13 (1309), 36-a jarkolekto, 16-an de septembro 1960,
Versoj aktualaj; n-ro 11 (1271), 34-a jarkolekto, 1-an de julio 1958. -
Revuo Esperanto: n-ro 1/1956, 49-a jaro: Sen homa mezuro.