La malsovaĝa birdo estis en kaĝo, la libera birdo estis en la arbaro.
Ili renkontis sin de tempo al tempo, tiel volis la sorto.
La libera birdo vokas: "Ho, mia amatino, ni forflugu al la arbaro!"
La kaptita birdo flustras: "Venu ĉi tien, ni loĝu kune en la kaĝo!"
Diras la libera birdo: "Kie estas spaco inter la kradostangoj por disfaldi la flugilojn?"
"Ho ve!" krias la enkaĝa birdo: "Mi ne scias, kie mi povus eksidi en la libera ĉielo."
La libera birdo vokas: "Mia karulino, kantu la kanton de la arbaraj regionoj!"
La kaĝobirdo diras: "Eksidu apud min, mi instruos al vi la lingvon de la saĝuloj."
La arbarbirdo krias: "Ho ne! ne! Kantojn oni neniam povas lerni."
La kaĝobirdo diras: "Ve al mi! Mi ne konas la kantojn de la arbarregionoj."
Ilia amo estas forta je deziro, sed neniam ili povos flugi flankon ĉe flanko.
Ili rigardas tra la kradostangoj de la kaĝo, kaj vana estas ilia deziro je interkonatiĝo.
Ili flugetas per siaj flugiloj en deziro kaj kantas: "Alproksimiĝu, mia amato!"
La libera birdo krias: "Ne eble, mi timas la fermitajn pordetojn de la kaĝo."
La kaĝobirdo flustras: "Ho ve, miaj flugiloj estas senpovaj kaj mortaj!"