Adalbert von Chamisso: Historio tragika (esperanto) - tragika.htm

Adalbert von Chamisso
Historio tragika.

Esperantigis:
Alceste.

Malfeliĉulon kolerigis,
ke oni liajn harojn ligis
en plekto post la kapo.

L' aferon volis tuj korekti,
sed li neeblis ĝin displekti:
- ĝi restis post la kapo.

Li tial turnas nun rapide,
kaj provas preni ĝin avide;
- ĝi restas post la kapo.

Tuj tamen turnas duan fojon;
- la plekto sekvas saman vojon:
- ĝi restas post la kapo.

Li tiam ŝanĝas la direkton,
sed vane ĉasas sian plekton,
- ĝi restas post la kapo.

Turnkruce nun li turnas tiel,
sed li ekkaptas ĝin neniel:
- ĝi restas post la kapo.

Li turnas nun kaj turnos ĉiam,
dirante: "eble helpos iam!"
- ĝi restas post la kapo.

Notoj

Adalbert von Chamisso = Louis Charles Adélaïde de Chamisso de Boncourt,
30.01.1781-21.8.1838, germana verkisto,


El: Esperantisten (sveda - el Stockholmo)
1-a jareldono, n-ro 4-5, aprilo-majo 1906.
Redaktoro: P. Ahlberg.