En Firence
Dante - grandega
turisto de la flamoj -
unu demando:
Kiom da damnituloj
nun havus l' Infer' via?
En Venecio
Kolombumĥoro,
Kaj kiom da kolomboj
el sola paro?
La vivo certe havas
signon de multipliko,
En la trajno
Malkompreniĝo
de la komenc' kaj ĉiam.
Ĉu revemuloj
estis Zamenhof, Gandhi,
de l' espero gigantoj?
En la aviono *)
Fajroŝton', sago,
poste la fer', la pulvo,
la dinamito,
Ĝis kiam, hom'? L'atomo
vundita jam protestas!