Georgi Mihalkov (Julian Modest): Universon - ĉiu guto havas en si(esperanto) - universon.htm

Georgi Mihalkov (Julian Modest)
Universon - ĉiu guto havas en si.

La 60-aj jaroj estis fruktodonaj por nia poezio. Tiam floris la fama eldonejo de Juan Régulo Pérez Stafeto (La Laguna), kaj tiam aperis ne nur la plej signifaj poemaroj en nia poezio, sed ankaŭ granda parto de la verkaro de niaj poetinoj. En 1960 aperis Nur tri koloroj de Eli Urbanová, en 1967 Norda naturo de Hilda Dresen, en 1969 Eta vivo de Clelia Conterno Gugliel­minetti.

Ĝis tiam, la poemoj de Clelia Conterno Guglielminetti regule aperadis en revuoj, kiel Monda Kulturo, La nica literatura re­vuo, Heroldo de Esperanto, Hungara Vivo kaj aliaj. Plurfoje ŝi gajnis en la Belartaj Konkursoj, la Internaciaj Floraj Ludoj kaj aliaj premioj. Sed pere de ŝia poemaro Eta vivo ni povas ob­servi ŝian evoluon kaj pli profunde enrigardi en ŝian artan mondon.

Clelia Guglielminetti (1915-1984) naskiĝis poetino, kaj tutan vivon ŝi vivis kun la poezio. Mi opinias, ke tial ŝia libro havas la titolon Eta vivo. Ŝia vivo estis la poezio, kaj la poezio estis ŝia vivo.

Simile al Dresen, Boulton kaj Urbanová, ankaŭ Clelia Gu­glielminetti esprimis siajn plej delikatajn, plej intimajn inajn pensojn kaj sentojn. Ankaŭ ŝi per tenera voĉo prikantis la beni­tan amsenton:

Necerte venis ludo de muziko:
ĝin portis vento tra la rozoj onde.
Soifis herbo la unuan roson
kaj mia lipo vian dolĉan buŝon.

(Ĝardeno ĉe rivero)
Clelia Guglielminetti spertis trovi simplajn, sed elokventajn bildkomparojn, kaj simile al Hilda Dresen, ankaŭ ŝi ligis siajn sentojn al la naturo.

Clelia Guglielminetti estis poetino de la trankvilaj, de la mi­noraj tonoj. Ŝi kvazaŭ sufokas la voĉon de sia pasio, ŝi kvazaŭ bridas la torenton de siaj sentoj, kaj tial el ŝiaj poemoj radias tenera melodio, malantaŭ kiu tamen senteblas jen profunda doloro, jen jubila ĝojo. Ekzemple en la poemo Rendevuo (muzi­kigita de Gianfranco Molle en 1980) la poetino kvazaŭ ne kura­ĝas klare eldiri, ke ŝi plu ne amas sian amaton, kaj nur per la majstre pentrita pejzaĝo de la pluva aprila tago, ŝi aludas pri siaj amaraj sentoj.

Por vi ne tristas la pluv' aprila
kaj la malĝoja ĉiel' ne ploras:
sed mi, necerta kaj maltrankvila,
mi vin aŭskultas dum kor' angoras.

(Rendevuo)
Kiel Boulton kaj Urbanová, ankaŭ Clelia Guglielminetti stre­bis ekkoni sin mem, la vivon, la mondon en kiu ŝi vivis. La poetinon allogas la sekretoj de la vivo, kaj kvankam ŝi iom timas la surprizojn, kiujn portas la vivo, ŝi estas preta serĉi sian feliĉon. Tiuj pensoj kaj sentoj estas bonege esprimitaj en Velŝipo, unue el la plej belaj fruktoj de ŝia unua poezia sezono; ankaŭ muzikigita de Gianfranco Molle. En tiu ĉi poemo la poe­tino trovis tre originalan simbolon por siaj pensoj kaj sentoj - la velŝipo. Tamen ne la velŝipo, kiu libere navigas sur la maraj ondoj, sed la kristala velŝipeto, enĉizita en cindrujo, kiu staras sur breto. Tiu velŝipeto estas poreterne fiksita al la cindr­ujo, kaj neniam ĝi povos suriri la ŝaŭmantan maron.
La sopiro
al veliro,
la impeto
al sekreto
de la nekonata maro
nur utilas por ornami
la malvarmon de kristalo.

Ĉu per tiuj ĉi versoj la poetino ne aludas pri la severaj moroj kaj sennombraj antaŭjuĝoj, kiuj katenas la junajn animojn, ne­permesante al ili libere serĉi sian feliĉon, libere ĝui la vivon, tiun vastan maron? Tamen ŝi kredas, ke ŝi trovos kuraĝon kaj forton por sekvi sian vojon en la vivo.
Ŝtorm-asaltojn ni trapasus
kaj postlasus
en triumfa nia drivo
tra la vivo
nur trenaĵon roz-lazuran
sur senlima martrankvilo,
glima brilo,
ŝaŭma riĉo
de l' feliĉo.

(Velŝipo)
Se la unuan periodon (1935-39) karakterizas strofoj el kiuj radias optimismo, jubilo, ĝojo el la vivo, en la dua periodo (1940-45) la versoj estas trapenetritaj de doloro. En ŝia poezia kreado je la loko de la romantismo alpaŝas la realismo, kaj ne hazarde la moto de la dua periodo estas la versoj:
... kaj nigras la ĉielo
super la homa krimo.
Tio estas la tempo de la dua mondmilito. Dum tiu kruela tempo novaj temoj aperas en la poezio de Clelia Guglielminet­ti, kaj unu el la ĉefaj temoj iĝas la doloro pro la edzo, kondukita en koncentrejon. Tiu ĉi temo, esprimita profunde kaj emocie, riĉigas ne nur ŝian poezion, sed ankaŭ la tutan E-literaturon. Ĉe ŝi la doloro kaj la amo al la edzo, kiu estas malproksime, vivanta en turmentoj kaj suferoj, eksonas ne nur kiel persona sento, sed kiel korŝira krio el la brustoj de milionoj da patrinoj kaj edzinoj kiuj perdis siajn edzojn, patrojn, filojn en la tempe­sto de la milito. Por la libereco de sia amata edzo la poetino sindone oferas sin.
Jesu',
al Vi oferas mi, ke Vi lin savu;
lin savu Dio,
je la nomo de terbeleca ĉio.

(Preĝo por fia reveno)
En tiu ĉi periodo la poetika rigardo de Clelia Guglielminetti iĝis pli esplorema, pli akra. Kvazaŭ eĉ plej ordinaraj objektoj iĝus simboloj. Tion tre bone ni sentas en Teatro; en ĝi, la poeti­no kvazaŭ eksilentas kaj lasas, ke nur la objektoj parolu ansta­taŭ ŝi. Tiamaniere, Clelia Guglielminetti sukcesas ne nur veki en ni la pensojn, kiujn ŝi sentis, sed ankaŭ forte emociigi nin.
... kaj en l' okuloj, grizo de l' rivero:
vi povra stelo de foirprezento,
kun bonknabina kalsonet' honesta
kaj kun girlando de neeblaj revoj ...

(Teatro)
Clelia Guglielminetti talente esprimis ankaŭ la plej ardan inan sopiron, - iĝi patrino. La doloro, kiu radias el Infano mort­naskita, estas tiel korprofunda, ke miaopinie pli simple kaj pli animskue neniu povis esprimi tiun ĉi senton.
Senhejta fajrujo gapas en vano,
paĉjo kaj panjo sen sia infano.

(Infano mortnaskita)
Tamen la jubilo kaj ĝojo pro poste naskita infano ne havas limojn, kaj ne hazarde Clelia mem konfesis, ke Kantiko pri mia kreitaĵo estas sia plej kara poemo.
Vi laŭdu kaj vi danku la Sinjoron;
mi ne sufiĉas, mia voĉ' mizera
perdiĝas en senfinon
de mia kreitaĵo.
En nian poezion Clelia Guglielminetti eniris per sia originala tenera voĉo, per sia brila stilo, per siaj profundaj ĝojoj kaj dolo­roj, revoj kaj esperoj. Per siaj versoj ŝi kreis sian propran mon­don poezian kiu, eĉ se ne tre granda, riĉigas la E-literaturon.

En nia juna poezio eksonis la voĉoj de ne malmultaj verk­istinoj kiuj subtile montris la sopirojn, la konfliktojn, la pasiojn de la ina animo. Ili ĉiuj estas kiel kristalaj gutoj en la diafana lago de nia poezio kaj - kiel bilde kaj poezie Clelia Conterno Guglielminetti diris enkonduke al Eta vivo - universon ĉiu guto havas en si.

Notoj

Mihalkov, Georgi (Modest, Julian). 1952.
Bulgaro el Sofio; psikologo, bibliotekisto. Esperantisto de 1973. En 1977 edziĝis al hungara esperantistino kaj de tiam ĝis 1985 vivis en Budapeŝto, poste denove en Sofio. Kunlaboris per noveloj, recenzoj kaj eseoj en "Heroldo", "La Kancerkliniko", "Hungara Vivo", "Literatura Foiro", "Fonto" kaj aliaj revuoj. 1985-88 eldona redaktoro de Bulgara Esperanto-Asocio. 1986-92 lektoro pri Esperanto en Sofia universitato. Verkas rakontojn ankaŭ bulgare.
(El: www.esperanto.net/literaturo/autor/mihalkov.html)
El: Literatura Foiro 92, Svislando + Milano. - Ĉefredaktoro: Perla Ari Martinelli.