Uuno Kailas/origine Frans Uuno Salonen:
Mia filo - Apud rando.

Tradukis: Joh. Edv. Leppäkoski.

Mia filo

Mia filo - vi, nur prirevita
sed ne naskiĝinta infan'
­ĉi-momente vi staras silenta
ĉe mi, en mia kaban'.

Tie, kontraŭ la rando de l'tablo,
apogas sin via menton',
jam momenton aŭ eble eĉ longe
tie estis vi, vir' en burĝon'.

Viaj grandaj infanaj okuloj
min rigardas kun klar' de fontan'
kaj subite al mi etendiĝas
via multe senhelpa man'.

Vi diras nelaŭte: "Pacjo".
Neniom, neniom pli.
Mi deziras vin preni je l' mano,
sed ĝi estis - nur loga vizi'.

Sed kvazaŭ la bild' nevideble
plu vokus min: "Tien ĉi!"
Mia filo, el viaj okuloj
eterneco propriĝas al mi,

la unika, kiu plu restos
post kiam mi putris jam,
kaj pro tiu esper' pri eterno
mi prirevas vin pure kun am'.

Mi sentas, ke kiam min Morto
iam portos al granda Malplen',
tiam viajn fingretojn mi sentos
en la teno de mia manpren'

kaj se, filo, vi diros aldone
eĉ vorton per febla voĉet',
mi ne timos eniri ne-eston,
en la sferon de l' senimpet'.

Apud rando

Mi timas en ĉambro mia
la fenestron, ombrojn de homoj,
kiujn, kiel lacertojn, rampulojn,
ĝi ĵetas sur murajn angulojn ...
Abomenaj saŭraj fantomoj!

Mi timas rigardi la pordon,
kiu sin al mallumo apertas.
la anso ja povas sin movi,
sin tiuj sennomaj enŝovi,
kiuj nokte ensonĝe avertas.

Mi timas ankaŭ la murojn.
Subite, ektreme mi vidas,
ke tiuj nenion eltenas
nek malhelpas, se iu envenas;
ili araneaĵe insidas.

Kiel spir' de fremdulo, pro kiu
infanoj nokte ektimas,
min najlas tra l'ĉambraj muroj
al la lito ŝteliraj konturoj,
kiujn nevideblaĵo nur limas.

Mi sentas, ke Li nun ĉeestas,
mem Terur', senmezure masiva,
kaj ke gardas spiritoj ĉi tie,
ĉe mi, en la ĉambro, kie
mi, loĝanto, ne estas plu viva.

Apenaŭ kuraĝas mi spiri,
rigidigas min io konsterna.
Indulgu! Senvoĉo min frapas.
Tra palpebroj blindulo min gapas
de trans maro de ĉio eterna,

kies eston nur tiam, momente,
mia penso eksentas ĉe ĉio.
Alarma signal'! Kie vojo
por la ŝipo troveblas? Ĉi fojo
ĉu montras ekziston de Dio?

Neniu, neniu respondas.
Nun kvazaŭ mem Mort' al la lito
alvenus kaj barus la fuĝon
kaj de malproksime nur muĝon
mi aŭdus de la infinito.

Notoj

El la poezio de Uuno Kailas:
Uuno Kailas, origine Frans Uuno Salonen, 1901-33, finna poeto, studis literaturhistorion kaj laboris kiel ĵurnalisto kaj reklamredaktisto, ŝatis en sia poezio kiel eble plej koncizajn formojn kaj forĝis tial eĉ la plej subtilajn sentojn kvazaŭ el fero kaj ŝtalo. Malsano je Ia pulmoj forprenis lin tro frue. Li tradukis en la finnan ankaŭ germanan kaj svedan poeziojn.
El: Heroldo de Esperanto, Belgio,
n-ro 3-4 (1466-67), 45-a jarkolekto, 26-a februaro 1969. Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.