Antaŭ jugejo aperis kamparano, kiu en la tramo - oni audŭ kai miregu -
vangofrapis sinjorinon el la klaso de la supraj dekmiloj. La juĝisto demandis la kamparanon, kio instigis lin al tia senekzempla ago, sen esti incitita kaj
ofendita.
La kamparano faris jenan klarigon:
"Mi sidis en la tramo, kaj" - li montris per la fingroj al la akuzantino kaj atestantino - "tiu ĉi sinjorino sidis kontraŭe al mi. La konduktoro venis por enkasigi la monon por la veturo. La siniorino malfermis sian manpoŝeton; elprenis la monujeton, fermis la manpoŝeton, malfermis la monujeton, elprenis monon, fermis la monujeton, malfermis la manpoŝeton, enmetis la monujeton, fermis la manpoŝeton kaj akceptis la bileton. Tiam ŝi malfermis la manpoŝeton, elprenis la monujeton, enmetis la bileton, fermis la monujeton, metis la monujeton en la manpoŝeton kaj fermis la manpoŝeton. Tuj poste venis kontrolisto kaj postulis montri la biletojn. La siniorino malfermis la
manpoŝeton, elprenis la monujeton, malfermis la monujeton kaj elprenis la bileton, montris la bileton al la kontrolisto, reenmetis la bileton en la monujeton, fermis la monujeton, metis la monujeton en la manpoŝeton kaj ree fermis la manpoŝeton. Tiam ni devis ŝanĝi la tramon. Hazarde mi ree sidis
kontraŭe al ĉi tiu sinjorino ankaŭ en la alia tramo. La konduktoro venis por enkasigi la veturprezon. La sinjorino malfermis la manpoŝeton, elprenis la monujeton el la manpoŝeto, fermis la manpoŝeton ... "
"Fulmotondro, ĉesigu vian raporton, tio ja frenezigas min!" ekkriis la juĝisto.
"Jeeees", diris la kamparano, profunde spiregante, "tion saman pensis ankaŭ mi, kaj tial mi vangofrapis la sinjorinon."
La gajeco, kiun ankaŭ la juĝisto ne povis eviti, estis granda, kaj la brava kamparano ricevis nur malgrandan monpunon, precipe tial, ĉar ankaŭ la akuzantino ne detenis sin de la ĝenerala gajeco.