Josip Velebit: Rainer Maria Rilke - velebit.htm

Josip Velebit:

Rainer Maria Rilke

Esti tre sola,
Proksima, sed, al ĉiuj,
Al ĉiuj
Vivanto fora.

Per la soleco sin konsoli,
Per vento-kantoj noktohoraj,
Per infantempaj rememoroj
Dolĉe-doloraj.

Kaj memorigi sin pri tio:
Ke super nia sort' vigilas
Kun mole etenditaj manoj
En mut' senfina de l' ĉiamo
La olda Dio.

Notoj
Josip Velebit, (1911 - 21.4.2000) fama kroata verkisto kaj tradukisto.
- Cetere, pri J.V. vidu i.a.: "http://eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Velebit".
Rainer Maria Rilke, (4.12.1875 - 29.12.1926), germana poeto.
Dankon pro la bonegaj informoj pri la verko al samideano Josip Pleadin (sekretario de Dokumenta Esperanto-Centro/DEC).
La teksto de la poemo estas el: Heroldo de Esperanto, Belgio.
N-ro 4-5 (1593-94), 16-an de marto 1976. - (Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska).


(Post via legado de la paĝo:) - Nun al: Klaku: Novaj paĝoj:
La tuta enhavo de la paĝoj: ...aŭ... Niaj hejmpaĝoj:
...aŭ... Nia adreso: