J. Ŝtefanik: La vento ploris en fjordoj...(esperanto) - vento.htm

J. Ŝtefanik:

La vento ploris en fjordoj...

Trad.: L. Maŭksinszky.

La mar' furiozas hodiaŭ.
Venteg' brue muĝas en fjordoj,
rompiĝas mastoj, krevas la kordoj,
la ŝipo sencele krozas ...
...hodiaŭ la mar' furiozas ...

Funebre sonoras la buo...
Helpkri' - - -
Ho! - ne venas respondoj ­-
- maristo streĉe luktas kun ondoj...
...stertoras...
Ĉu venkos?
- - eble ...
... la buo sonoras funebre ...

* * *

La maro nun estas trankvila,
ne vipas venteg' plu la fjordojn.
- nur por marist' funebrajn agordojn
grakkrias la blanka laro - -

Trankvila nun estas la maro...

Notoj
J. Ŝtefanik (ni ne havas informojn pri la aŭtoro (eble hungarano?)).
El: Heroldo de Esperanto, Antwerpen, Belgio.
N-ro 29 (1034), 20-a jarkolekto, 6-an de aŭgusto 1939.
Redaktoro: Teo Jung.