Ne pri steloj,
pri rivero - spegulo de steloj
diru al mi nun!
Pri ĉielo
mi jam scias: kosma karuselo
kun mortinta lun'.
Nur la tero,
kvankam griza, povra -
sed konata,
proksima al ni
estas vero.
Mi sopiras al vero, amata,
diru do pri ĝi...
Notoj
Maria Mozdzen - ni ne havas informojn pri ŝi.
El: Heroldo de Esperanto, Bruselo 1, Belgio.
N-ro 4 (1354), 39-a jarkolekto, 1-an de marto 1963.
Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.