Forpasis kure la juneco Temp' tro revema sen prudent' - Kaj estingiĝis purpurmeĉo En malproksima orient'. Min tro lacigis voj' ŝtonoza, Sur dorso sidas zorgo-ĝib', Mi iras, iras, senripoza Vagulo, sub sortbata vip'. Min jam, post lastaj lacaj paŝoj, Atendas tombo: frosta lit', Kaj ĉirkaŭ kruco el kreskaĵoj De l' ter' volviĝos sole vit'.
Min tro lacigis voj' ŝtonoza, Sur dorso sidas zorgo-ĝib', Mi iras, iras, senripoza Vagulo, sub sortbata vip'.
Min jam, post lastaj lacaj paŝoj, Atendas tombo: frosta lit', Kaj ĉirkaŭ kruco el kreskaĵoj De l' ter' volviĝos sole vit'.